Monto Kenja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kenja monto)
Monto Kenja
monto • IUCN category II: National Park
supermara alteco

5 199 m

Geografia situo 0° 6′ S, 37° 12′ O (mapo)-0.137.2Koordinatoj: 0° 6′ S, 37° 12′ O (mapo) f4
Monto Kenja (Kenjo)
Monto Kenja (Kenjo)
DEC
Monto Kenja
Monto Kenja
Situo de Monto Kenja
Map
Monto Kenja
Rimarko Plej alta monto en Kenjo
vdr
La ĉefaj pintoj de Monto Kenja
mapo montranta la lokon de Monto Kenja en Kenjo kaj en Afriko

Monto Kenja (kikuje Kĩrĩnyaga) (5 199 m, el kio 3 825 m da elstareco) estas la plej alta monto en Kenjo, kaj la dua plej alta en Afriko (post Kilimanĝaro). Ĝi situas en la centro de Kenjo, ĉirkaŭ 150 km nord-nordoriente de la ĉefurbo Nairobi, kaj iomete sude de la ekvatoro (0°9′00″S 37°18′00″Or). Ĝi estas stratovulkano ne plu aktiva; komence oni kredas ke ĝi atingis alton de pli ol 19 ĝis 23 mil metroj, sed poste perdis parton pro glacia frotado. Ĝi nun havas 11 malgrandajn glaciriverojn.

Ĝi situas en samnoma nacia parko.

Ĉirkaŭ Monto Kenja kaj sur ĝiaj malpli altaj deklivoj loĝas ĉefe la popoloj kikuja, embua, merua, kaj masaja; la monto ludas gravan rolon en ĉiuj iliaj kulturoj kaj mitologioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]