Saltu al enhavo

Khaleda Zia

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Khaleda Zia
Persona informo
খালেদা জিয়া
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1945 (1945-08-15) (78-jaraĝa)
en Dinaĝpur
Religio islamo vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Bangladeŝo
Brita Hindio
Pakistano Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Bangladeŝa Naciista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Ziaur Rahman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Arafat Rahman (en) Traduki, Tarique Rahman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Begum  Khaleda ZIA (bengale খালেদা জিয়া, en IPA : kʰaleda dʒia; naskita en 1945) estas bangladeŝa politikisto, kiu funkciis kiel Ĉefministro de Bangladeŝo inter 1991 ĝis 1996, kaj denove inter 2001 ĝis 2006. De ŝia unua oficperiodo en 1991, ŝi estis la unua virino en la historio de sia lando, kaj la dua en la islama mondo (post Benazir Bhutto) se temas pri estri demokratan registaron. Zia estis la prezidentedzino de Bangladeŝo dum la prezidanteco de ŝia edzo Ziaur Rahman. Ŝi estas la prezidanto de la Bangladesh National Party (BNP) fondita fare de Rahman en la malfruaj 1970-aj jaroj.

Post la militista puĉo en 1982, gvidita fare de armeestro Hussain Muhammad Ershad, Zia helpis gvidi la stabilan movadon por demokratio ĝis la falo de la armea diktaturo de Ershad en 1990. [1] Zia fariĝis ĉefministro post la venko de ŝia partio en la parlamenta balotado en 1991 [2]. Krome, ŝi deĵoris por mallonga periodo en la mallongdaŭra registaro en 1996, kiam aliaj partioj bojkotis la elektojn. En la venonta raŭndo de parlamentaj balotadoj en 1996, la Popola Ligo estis elektita por regi. La partio de Khaleda Zia revenis al potenco en 2001. Ŝi estis elektita en kvin apartaj balotdistriktoj en la 1991, 1996 kaj 2001 parlamentaj balotadoj.

Zia aperis plurajn fojojn en la listo de la revuo Forbes de la 100 plej potencaj virinoj en la mondo, kaj estis vicigita dekkvara en 2004 [3], en la dudek-naŭa loko en 2005 [4], kaj en la tridek-tria loko en 2006 [5].

Post la fino de ŝia dua oficperiodo en 2006, la elektoj planitaj por januaro 2007 estis prokrastitaj pro politika perforto kaj internaj luktoj, kiuj finiĝis en armea transpreno de la transira registaro. Dum la permanenta ofico de tiu registaro, Zia kaj ŝiaj du filoj estis akuzitaj je korupto [6].

En la lastaj du jardekoj, la ĉefa rivalo de Khaleda Zia estas la gvidanto de la "Popola Ligo" Sheikh Hasina. La du virinoj servas alterne kiel ĉefministro ekde 1991 [7].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Revolution Brings Bangladesh Hope", The New York Times, 9 December 1990.
  2. "General's Widow Wins Bangladesh Vote", The New York Times, March 1991.
  3. #14: Begum Khaleda Zia, Prime Minister of Bangladesh. Forbes 100 Most Powerful Women in the World (2004). Arkivita el la originalo je 14 June 2012. Alirita 4 February 2014.
  4. #29 Khaleda Zia, Prime minister, Bangladesh. The 100 Most Powerful Women (2005). Alirita 4 February 2014.
  5. #33 Khaleda Zia, Prime Minister, Bangladesh. The 100 Most Powerful Women (31 August 2006). Alirita 4 February 2014.
  6. "Bangladesh billed as most corrupt country for 5th time, 1st lead", bdnews24.com. (angle)
  7. Skard, Torild. (2014) “Khaleda Zia”, Women of Power - Half a century of female presidents and prime ministers worldwide. Bristol: Policy Press. ISBN 978-1-44731-578-0.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]