Salman bin Hamad Al Ĥalifa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salman bin Hamad Al Ĥalifa
Persona informo
سلمان بن حمد آل خليفة
Naskiĝo 21-an de oktobro 1969 (1969-10-21) (54-jaraĝa)
en Riffa
Religio sunaismo vd
Lingvoj arabaangla vd
Ŝtataneco Barejno vd
Alma mater Universitato de KembriĝoAmerika Universitato • Bahrain School • Reĝina Kolegio vd
Familio
Dinastio dinastio Ĥalifa vd
Patro Hamad bin Isa Al Ĥalifa vd
Patrino Sabika bint Ibrahim Al Khalifa vd
Gefratoj Prince Abdullah bin Hamad of Bahrain • Prince Khalifa bin Hamad of Bahrain • Princess Najla bint Hamad of Bahrain • Prince Nasser bin Hamad of Bahrain • Prince Khalid bin Hamad of Bahrain • Prince Faisal bin Hamad of Bahrain vd
Edz(in)o Princess Hala bint D'aij Al Khalifa vd
Infanoj Prince Isa bin Salman of Bahrain • Prince Mohammed bin Salman of Bahrain • Princess Fatima Al Danah bint Salman of Bahrain • Princess Al Joud bint Salman of Bahrain vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Salman bin Hamad Al Ĥalifa

Salman bin Hamad Al Ĥalifa (arabe سلمان بن حمد بن عيسى آل خليفة, Salmān ibn Ḥamad ibn ʿĪsā Āl Ĥalīfa) estas la kronprinco de la reĝlando Barejno. Li naskiĝis la la  21-an de oktobro 1969(nun 1969-10-21) kaj do nun estas 54-jara. Lia patro Hamad bin Isa Al Ĥalifa estas la reĝo de Barejno.

Antaŭ ol preni sian postenon de kronprinco, Salman estis vicprezidanto de la Barejna Centro por Studoj kaj Esploro inter 1992 kaj 1995, subsekretario en la ministerio de defendo de 1995 ĝis 1999 kaj prezidanto de la estraro de la Barejna Centro por Studoj kaj Esploro inter 1995 kaj 1999. Li estis en ĵura ceremonio deklarita kronprinco de la lando la 9-an de marto 1999 kaj samtempe iĝis supera komandisto de la barejna armeo. La 24-an de februaro 2001, li iĝis prezidanto de la komitato pri realigo de la Ĉarto pri Nacia Agado. Tiu ĉarto estis subtenita per pli ol 98 procentaĵoj de la barejnanoj en referendumo kaj deklariĝis prezenti gvidlinion por la landa estonta evoluo bazita je travideblo, kunlaboro kaj popola partopreno. La komitato proponis plurajn leĝojn por realigi la ĉarton, inkluzive de leĝoj pri gazetara libero. La 3-an de marto 2002 li iĝis prezidanto de la ŝtata estraro pri ekonomia evoluo, kiu interalie penas logi rektajn eksterlandajn investantojn al engaĝiĝo en Barejno. Krome li ankaŭ estas prezisnto de la komitatoj pri gaso kaj pri loĝado kaj urba evoluo.

En la protestoj de la komencaj semajnoj de la jaro 2011, li laŭdire kontaktis kun reprezentantoj de ĉiuj politikaj partioj de la lando, inkluzive de la ĉefaj ŝijaismaj opoziciaj partioj, kaj intertraktis kun la ministro pri eksterlandaj rilatoj de Britio, William Hague. Kiel supera komandisto de la defendaj fortoj, li laŭ amaskomunikilaj raportoj ordonis la armeon for de la stratoj[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]