Khosrow Sinai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Khosrow Sinai
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1941 (1941-01-19)
en Sario
Morto 1-an de aŭgusto 2020 (2020-08-01) (79-jaraĝa)
en Teherano
Mortokialo COVID-19
Lingvoj persa
Ŝtataneco Dinastio PahlaviIrano
Alma mater Alborz GimnazioTeknika Universitato ĉe Vieno
Familio
Edz(in)o Farah Ossouli • Gizella Varga Sinai
Infanoj 4
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristokomponisto
TTT
Retejo http://www.khosrowsinai.com
vdr

Khosrow Sinai (perse خسرو سینایی, n. la 19-an de januaro 1941, Sari, Irano, mortis la 1-an de aŭgusto 2020) — estis irana reĝisoro kaj scenaristo. Jare 1967 li finstudis Vienan Akademion de Artoj kiel reĝisoro por kino kaj televizio. Antaŭe, je la jaro 1966 li finstudis konservatorion en Viena, kie li studis muzikan teorion kaj muzikan klerigon. Kiam li revenis al Irano de jaro 1967 ĝis jaro 1975 li estis aktivulo labore en la ministrejo de klerigo. Dum tia mallonga periodo li verkis pli ol 100 dokumentajn filmojn por televidio. De jaro 1965 ĝis jaro 1992 Sinai instruis en diversaj instruejoj (Teherana universitato, Lernejo de dramo, Lernejo de televido, ktp). De jaro 1968 li estis ĵuriestro en diversaj filmaj festivaloj. Li ankaŭ ricevis multo da premioj por liaj dokumentaj filmoj kaj filmetoj. Lia lasta verko «La fianĉino de fajro» akiris 17 premiojn en naciaj kaj internaciaj filmaj festivaloj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.