Khurelbaatar Tuul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

S-ino Khurelbaatar Tuul (1983, en Ulanbatoro, mongola ĉefurbo) estas Prezidanto de Mongola Esperanto-Societo. De sia infanaĝo ŝi konatiĝis kun Esperanto, dank' al sia avo Chimid Dogsuren (1934-2002), iama gvidanto de la mongola movado.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

- 1992-2000, Elementa kaj meza lernejo: Mongola-Rusa komuna lernejo N3; - 2000-2002, Alta lernejo: La 78a Ulanbatora lernejo; - 2002-2006, Mongola Nacia Ŝtata Universitato, bakalaŭro pri mongola lingvo kaj literaturo (filologio); - 2006-2007, Barato, "British English Academy", kurso de angla lingvo; - 2007-2008, dungita oficisto en komerca kompanio; - 2009-2010, Koreio, "Korea University" kaj "Daehan University", kursoj de korea lingvo; - 2011-2013, Koreio, "Daehan University", magistro pri socia bonfaro.

Eksterlande, ŝi partoprenis la Komunan Kongreson de Japanio kaj Sud-Koreio en 2011, en Seongnam, Koreio inkluzive de la Komuna Seminario tie, kaj la 97an Universalan Kongreson en 2012, en Hanojo, Vjetnamio.

Ŝi parolas la mongolan, rusan, korean, anglan kaj Esperanton.

En 2017 ŝi laboris kiel oficisto en komerca kompanio en Ulanbatoro.