Kial la koko transiris la straton
Kial la koko transiris la straton? estas fama ŝerca demando, origine el la angla lingvo. La baza respondo estas por atingi la alian flankon. Per sia simpleco ĝi estas specimeno de kontraŭhumuro – humura parodio de aliaj multe pli kompleksaj demandoj – ĉar la aŭskultanto surpriziĝas kiam la ŝajne interesa demando ricevas banalan respondon. Unuafoje ĝi aperis en la jaro 1847 en novjorka monatgazeto The Knickerbocker[1] kaj ĝi jam estis populara en 1892, kiam variaĵo de ĝi aperis en alia monatgazeto Potter's American Monthly.[2]
Ŝercaj respondoj
[redakti | redakti fonton]La demando Kial la koko transiris la straton? fariĝis tipa ĝenerala demando, al kiu ĉiu scias doni respondon. La leganto amuziĝas je la varieco de eblaj respondoj kaj oni listigas tiajn respondojn (plejparte artefaritajn) kune kun nomoj de famaj personoj aŭ organizoj por tiel aludi konatajn stereotipojn pri iliaj vidpunktoj.
En Esperanto aperis listo de tiaj ŝercaj demandoj en Litova Stelo 2004:2, sed jam pli frue aperigis tian liston ankaŭ la revuo Eventoj 1996-12, kiu al ĝenerale famaj homoj aldonis ankaŭ fikciajn respondojn de konataj esperantistoj (tiujn demandojn kompilis Aŝis Bhattachareya, Ziko M. Sikosek, Ulrich Matthias k.a.). Laste en 2013 la reta bulteno Libera Folio republikigis blogaĵon de Ĵeromo Vaŝe kun respondoj kiuj parodias specifaĵojn de konataj institucioj de la Esperanto-movado.[3]
Kelkaj ekzemplaj respondoj (en vortumo laŭ la supre listigitaj fontoj):
- Albert Einstein: Ĉu la koko transiris la straton aŭ ĉu la strato transiris la kokon, tio dependas de via observa referencpunkto.
- Charles Darwin: Dum evolucia natura selektado postvivis nur tiuj kokidoj, kiuj havis genetikan emon transiri al alia vojoflanko.
- Ludoviko Zamenhof: Por ke koko transiru straton ne sufiĉas nomi ĝin tiel. (aludo al frapfrazo sur kovrilo de la Unua Libro)
- Universala Esperanto-Asocio: Ni fondis komisionon pri kokaj aferoj, kiu preparas trijaran agad-planon, en kiu, ni jam povas diri, la eblaj decidoj por faciligo de transiro de stratoj, kaj aparte la transiroj de stratoj fare de kokoj, estos konsiderataj. Ni ĝojas, ke vi interesiĝas pri la temo, kiu gravas en nia laborstrategio.
- Tutmonda Esperantista Junulara Organizo: Aliĝu kaj kunagu por pli bona mondo per la projekto kok'telo, kiu favoras la stratotransirojn de kokoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Knickerbocker, or The New York Monthly, March 1847, p. 283.
- ↑ Potter's American Monthly (1892), p. 319.
- ↑ Koko transiris straton. Sed kial?
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kial la koko transiris la straton? (Eventoj 1996-12, malsupre de la paĝo)
- Kial kokido transiras vojon? (Litova Stelo 2004:2)
- Koko transiris straton. Sed kial? (Libera Folio 2013-03-06, republikigo de blogaĵo de Ĵeromo Vaŝe 2013-02-27)
- Why did the Chicken Cross the Road?[rompita ligilo] (retpaĝaro pri la temo, angle)