Kika (podetalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kika
negoco vd
Dum 1973 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo St. Pölten
Lando Aŭstrio
TTT Oficiala retejo
vdr

Kika estas internacia ĉeno de meblaj vendejoj, kies ĉefsidejo situas en St. Pölten, Aŭstrio. La grupo Kika havas pli ol 70 butikojn, la plej multaj el ili en Eŭropo [1][2].

La ĉeno estis fondita en 1973 fare de la aŭstra entreprenisto Herbert Koch (naskita 1941), post kiam li komencis administri la Leiner-mebloĉenon posedatan de sia familio ekde 1910 . La unua Kika vendejo estis establita en Vieno uzante la "pagu kaj prenu" metodon, kaj estis granda sukceso. Ekde tiam la ĉeno daŭre disvolviĝis kaj multaj vendejoj malfermiĝis en Aŭstrio. En majo 2010, la Kika-grupo en Aŭstrio sole havis 32 butikojn sub la Kika-varomarko, kaj pliajn 17 butikojn sub la pli malnova Liner-marko.

Ekde 2000, la reto disetendiĝis al orienteŭropaj landoj - Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Kroatio, Serbio, Rumanio . Tra lokaj koncesiuloj, kvin butikoj ankaŭ estis malfermitaj en Rusio kaj antaŭe ankaŭ du butikoj en Sauda Arabio (kiuj postbaldaŭ fermiĝis).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kika hejmpaĝo (germane)