King Kong Théorie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
King Kong Théorie
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Virginie Despentes
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 2006
Ĝenro eseo
vdr

King Kong Théorie (franclingve: Teorio "King Kong") estas aŭtobiografia eseo verkita en 2006 far Virginie Despentes.

Librokovrilo

Post sep romanoj, la aŭtoro de Baise-moi rakontas kiel ŝi fariĝis Virginie Despentes. Ŝi rakontas sian infanecon en proleta medio, sian malkovron pri sekseco, kaj deirante de sia propra travivitaĵo kaj influite de kelkaj usonaj feministaj verkistoj kiujn ŝi legis, ŝi eksterpolas por pritrakti kaj analizi la ĝeneralan rolon de viroj kaj virinoj en okcidenta socio. Ŝi ankaŭ analizas la seksatencon kiun ŝi suferis kiam ŝi estis ankoraŭ juna punkino, kaj tuŝas temojn kiel prostituo, kaj pornografio, du mondojn kiujn ŝi tanĝis.

La libronomo aludas la filmon de Peter Jackson, King Kong. En la lasta ĉapitro de la verko, ŝi klarigas sian nomelekton : «[la kreitaĵo King Kong], ne rekte maskla nek femala, kontemplema, protektema kaj muta» kiun oni elmontras antaŭ masakri, rilatas laŭ ŝi kun la feminisma temo. «King Kong estas ikono proksima al Marilyn Monroe, [ĉar] ambaŭ simbolas la homkapablon frakasi tion kion oni ŝatas aŭ tio kio fascinas onin. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.