Kiopritioismo
Kiopritioismo (angle what about..., laŭlitere «kio pri tio...») estas paralogismo, kiu provas malakcepti la argumenton de la kontraŭulo akuzante lin pri argumento, kiu havas nenion komunan kun la koncerna subjekto. Tio estas farita por eviti la originalan kritikon.[1][2]
La anglalingva ekvivalento de la termino "kiopritioismo" estis ekuzita en Britio kaj Irlando en la tempo de la konflikto en Nord-Irlando.[2][3][4] Anglalingvaj vortaroj datas la debuton de la versio whataboutism al la jaro 1990, sed kelkaj historiistoj asertas ke dum la Malvarma Milito, oficialuloj en la Okcidento karakterizis sovetian propagandon, uzante tiun esprimon. La uzo de la argumento estis asociita kun sovetia kaj postsovetia propagando.
Fakte, ĉi tiu koncepto estas versio de logika trompo nomita "Tu quoque" ( signifanta "ankaŭ vi"), kies celo estas refuti aserton de kontraŭulo argumentante, ke ties propraj agoj kontraŭdiras ties asertojn. Unu el la konataj kazoj de uzado de ĉi tiu argumentado okazis en Francio dum la proceso kontraŭ la nazia krimulo Klaus Barbie pro ties militkrimoj. Lia advokato provis argumenti, ke eĉ dum la Alĝeria Milito de Sendependeco, francaj oficiroj faris militkrimojn, kaj tial Francio havas neniun moralan rajton juĝi Barbie. La tribunalo malakceptis tiun argumenton kaj kondamnis Barbie.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "whataboutism", Cambridge Dictionary
- 1 2 Zimmer, Ben (la 9-an de junio 2017) "The Roots of the 'What About?' Ploy". The Wall Street Journal. "Whataboutism" is another name for the logical fallacy of "tu quoque" (Latin for "you also"), in which an accusation is met with a counter-accusation, pivoting away from the original criticism. The strategy has been a hallmark of Soviet and post-Soviet propaganda, and some commentators have accused President Donald Trump of mimicking Mr. Putin's use of the technique.
- ↑ "whataboutery Arkivigite je 2016-12-27 per la retarkivo Wayback Machine", Oxford Living Dictionaries, Oxford University Press, 2017
- ↑ Richards, Molly (la 13-an de septembro 2017). "Whataboutery and whataboutism – what's it all about? Arkivigite je 2017-09-26 per la retarkivo Wayback Machine". OxfordWords blog.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kiopovusestiismo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "whataboutism", Oxford Living Dictionaries, Oxford Dictionaries, archived from the original on 2017-03-09, https://web.archive.org/web/20170309142742/https://en.oxforddictionaries.com/definition/whataboutism, retrieved 2022-12-23
- "whataboutism", Cambridge Dictionary, http://dictionary.cambridge.org/us/dictionary/english/whataboutism
- Video designer: Ganna Naronina; video script and idea: Alex Leonor, Alya Shandra (5 September 2016), A guide to Russian propaganda. Part 2: Whataboutism, YouTube, https://www.youtube.com/watch?v=tnX_ibkICWk, retrieved 3 July 2017
- Ioffe, Julia (10 February 2017), "Oh, How This Feels Like Moscow", Slate, http://www.slate.com/articles/podcasts/gist/2017/02/julia_ioffe_and_miriam_elder_compare_trump_and_putin.html, retrieved 5 July 2017, "Ioffe and Elder explain 'whataboutism' and other vocabulary lessons from their time reporting in Moscow."