Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pér)
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Pér
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Tét |
paroĥo | loke |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1734–1735 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika grava historia monumento en Hungario, en vilaĝo Pér laŭ la ĉefstrato.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko preĝejo funkciis jam en la vilaĝo, kiun la turkoj baldaŭe detruis. Intertempe la loĝantoj iĝis kalvinanoj en 17-a jarcento. La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita en la fruaj 1730-aj jaroj, sed la turo konstruiĝis en 1762. La preĝejo estis plene trakonstruita (parte eĉ malkonstruita) kaj pligrandigita en 1875. La orgeno ekfunkciis en 1884. En 1935 oni renovigis la preĝejon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, sed la enirejo funkcias laŭ la trotuaro. Apud la preĝejo kruco estas videbla. La fasado komenciĝas per kvadrata turo, pli supre horloĝo funkcias. Interne la freskoj kaj la bildoj prezentas vivon de Sankta Maria. Antaŭ la ĉefaltaro troviĝas 2 skulptaĵoj. La mebloj devenis ĉefe el la 18-a jarcento.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto aŭ en la plej proksima dimanĉo.