Preĝejo Naskiĝo de Maria (Héhalom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Naskiĝo de Maria
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Héhalom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
paroĥo paroĥa kirko
Dato de konsekro 1817
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko, klasikismo
Konstruado 18071832
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Naskiĝo de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Héhalom, en mezo de la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko jam paroĥa preĝejo funkciis en la vilaĝo, en ties rando apud la tombejo. Dum la jarcentoj ĝi ruiniĝis, tial oni malkonstruis ĝin en la 19-a jarcento. La nun videbla kirko konstruiĝis en la frua 19-a jarcento tre longe pro financaj problemoj. La orgeno alvenis en 1850, ĝi estis trakonstruita en 1936. En 1944 oni pentris malfreskojn sur la murojn. En 1960 la konstruaĵo estis trakonstruita, la navo iĝis pli longa, interne nova galerio, ekstere nova turo konstruiĝis. En 2008 renovigaj konstruadoj komenciĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola, antaŭe kruco kaj statuo pri Johano Nepomuko estas videblaj. La fasado komenciĝas per kvadrata turo, kie malsupre estas la enirejo. Malantaŭ la turo la pli larĝa navo etendiĝas, kiu finiĝas en rektangula absido, apude la sakristio funkcias.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro aŭ en la plej prosima dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]