Preĝejo Sankta Spirito (Remetekertváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Spirito
preĝejo Sankta Spirito en Remetekertváros
preĝejo Sankta Spirito en Remetekertváros
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, kvartalo Remetekertváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo BudapeŝtoEsztergom
dekanujo Norda Buda
Konsekrinto Lajos Shvoy
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Jenő Kismarty-Lechner
Konstruado
Specifo
Enhaveco 2000
Alto 12 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Spirito estas romkatolika historia monumento (ekde 1978) en Budapeŝto, en kvartalo Remetekertváros. La preĝejo servas ankaŭ la franclingvan kolonion en Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1930-aj jaroj Remetekertváros estis apenaŭ loĝata. Tiutempe en privata loĝejo kapelo funkciis. La preĝejo estis konstruita inter 1937 kaj 1942. Unue oni konstruis kriptojn, helpe de ties vendado oni financis la plian konstruadon. Ankaŭ polaj rifuĝintoj helpis la konstruadon. En 1939 oni aĉetis la apudan domon, kiu iĝis paroĥo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefnavo imitas la prakristanan bazilikon, al kiu aldoniĝas 2 flankaj navoj. La turo estas kvadrata. Interne sur la kolonoj estas videblaj ŝtonaj skulptaĵoj pri 12 sanktuloj. La ĉefaltara bildo pri alveno de Sankta Spirito estis pentrita en 1982. Menciindas alia pentraĵo fare de Pál Molnár C. pri Sankta Paŭlo.

En la kirko estis entombigita sensigne vitralisto József Palka.

Kermeso okazas en Pentekosto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

preĝejo Sankta Spirito
Interna parto de preĝejo Sankta Spirito