Preĝejo Vizito de Maria (Gelse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko de
Vizito de Maria
Kirko Vizito de Maria en Gelse
Kirko Vizito de Maria en Gelse
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gelse
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Kaposvár
dekanujo Nagykanizsa
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Vizito de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Gelse.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Gelse preĝejo funkciis jam en la mezepoko, kiu neniiĝis dum dominado de la turkoj. La nun videbla kirko estis konstruita inter 1774 kaj 1786. La orgeno estis farita en 1867, trakonstruita en 1928 kaj 1972.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola, sed apude estas kruco (1909) kaj 2 monumentoj pri falintoj de la mondomilitoj (1990). En mezo de la fasado malsupre estas la ĉefenirejo, pli supre la kvadrata turo altiĝas. La absido estas plurlatera. Sakristio aliĝas al la navo. Kupolo kovras la sanktejon, interne la fresko estis pentrita en 1806. La ĉefaltara bildo prezentas Ave Maria-n same el 1806. La mebloj estis faritaj en la malfrua 18-a jarcento, ili renoviĝis en 1878.

Kermeso okazas en la unua dimanĉo de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]