Kiro la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kiro la Juna (en malnovgreka lingvo: Κῦρος [Kiros]; en malnovpersa lingvo Kuraĉ; 424 a.K - 401 a. K.) estis persa princo de la aĥemenida dinastio, satrapo kaj generalo.

Li estis filo de Dario la 2-a de Persio kaj lia duonfratino Parisatido. Frato de la reĝo Artakserkso la 2-a kaj aspiranto al la persa trono.

En 408 a. K., post la venkoj de Alkibiado, Dario la 2a decidis daŭrigi la militon kontraŭ Ateno kaj plu kaj pli subteni la spartanojn. Li sendis Kiron la Juna al Malgranda Azio, kiel satrapo de Lidio, Frigio kaj Kapadokio, kaj komandanto de la persaj trupoj. Tie, Kiro konis la spartan generalon Lizandro, en kiu li vidis homon kiu povus lin helpi en siaj deziroj iĝi reĝo, samkiel Lizandro volis iĝi absoluta reganto de Grekio, kun la helpo de la persa princo.

Pli malfrue, Dario malsaniĝis kaj vokis sian filon al la mortkuŝejo;[1] Kiro lasis monon al Lizandro kaj iris al Suzo.[2] Plutarko skribis ke, Parisatido, la patrino de Kiro, lin favorigis kaj deziris ke li atingu la tronon, sed malgraŭ tio la plej aĝa filo, Arsiko kiu estis proklamita reĝo, ŝanĝinte poste sian nomon al Artakserkso. Kiro restis kiel satrapo de Lidio, kaj komandanto de la ĉemaraj provincoj."[3]

Iom post la morto de Dario, kaj surtroniĝo de Artaksekso la 2-a en 404 a. K., Tisaferno, alia satrapo, denuncis komploton de Kiro por murdi sian fraton, kaj Kiro estis kaptita, sed per perado de Parisatido li estis pardonita kaj restarigita en la satrapio. Laŭ Plutarko, "lia rankoro pro tiu ĉi arestado, igis lin pli avida pri la reĝlando ol antaŭe."[3]

En la jaro 401 a. K., Kiro ribeliĝis kontraŭ sia frato kaj direktis kontraŭ lin sian propran armeon kaj kontingenton de dungosoldatoj de la Antikva Grekio (la Dek Mil). La disputo solviĝis en la Batalo de Kunaksa, en kiula trupoj de Kiro (12.500 grekoj kaj 50.000 barbaroj) konfrontiĝis kontraŭ la armeo de la reĝo, kiu konsistis el 200.000 viroj. Kiro perdis sian vivon en tiu ĉi batalo pro sago kiu atingis lin.

La historio de Kiro kaj la retroiro de la grekoj estas rakontita de Ksenofono en sia Kroniko. Alia rakonto, eble de Sofeneto de Stinfalo, estis uzata de Eforo de Kimo.

Ksenofono difinis Kiron la Juna kiel «la plej taŭgan por regi kaj la plej indan por regi el inter la persoj kiuj sukcedis Kiron la Maljuna» kaj aldonis «mi juĝas ke neniu estis tiel amata de personoj nek inter la grekoj nek inter la barbaroj».

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jenofonte. Tr. H. G. Dakyns. Anabasis I.I. Project Gutenberg.
  2. Plutarco. Ed. by A.H. Clough. "Lysander," Plutarch's Lives. 1996. Project Gutenberg
  3. 3,0 3,1 Plutarch. Ed. by A.H. Clough. "Artaxerxes," Plutarch's Lives. 1996. Project Gutenberg