Kizito Mihigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kizito Mihigo
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1981 (1981-07-25)
en Kibeho,  Ruando
Morto 17-an de februaro 2020 (2020-02-17) (38-jaraĝa)
en Kigalio,  Ruando
Tombo Kabuga
Ŝtataneco Ruando
Alma mater Konservatorio de Parizo
Familio
Amkunulo sen valoro
Infanoj 0
Okupo
Okupo orgenistokomponistokantisto
TTT
Retejo http://www.kizitomihigo.com/
vdr

Kizito Mihigo (n. la 25-an de Julio 1981 en Kibeho, m. la 17-an de Februaro 2020 en Kigali) estis ruanda gospela kantisto, kantverkisto, orgenisto kaj komponisto de (katolika) diserva muziko[1], aktivulo pri homaj rajtoj kaj televida prezentisto. Kiel iama rifuĝinto de la genocido en Ruando, Mihigo poste intense kampanjis por la paciga procezo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 2001 li partoprenis konkurson por krei nacian himnon kaj obtenis la kvinan lokon. Ĉi tio kondukis lin al la komitato por purigi la projekton de la fina himno. La aŭtoritatoj en Kigali, kiam ili eksciis pri li, sendis lin al Eŭropo kie li ĉeestis konservatoriojn en Parizo kaj en Belgio.

En aprilo 2014, li estis arestita kaj akuzita pri konspiro por senpotencigi la registaron, post kiam li publikigis kanton kritikantan la oficialan registaran vidpunkton pri la Ruanda Genocido, perforto de hutuoj kontraŭ tutsioj.

En februaro 2015, Kizito estis kondamnita pro konspirado kontraŭ la administrado de prezidento Paul Kagame kaj kondamnita al 10 jaroj da malliberejo. Ĉi tiu juĝa decido estis priskribita kiel politike motivita kaj de la amaskomunikiloj kaj de diplomatiaj servoj[2][3]. Kvankam liberigita de malliberejo per prezidenta pardono en septembro 2018,  Mihigo estis rearestita la 13-an de februaro 2020 kaj mortis en prizono la 17-an de februaro, sub suspektindaj cirkonstancoj.

En aprilo 2013, The New Times vicigis lin kiel la dua plej granda famulo en Ruando[4].

Defendanto de kulturo de paco[redakti | redakti fonton]

Kizito estis ikoneca aktivulo, kiu dediĉis sian vivon al resanigo de la animoj de siaj kunvivantoj de genocido kaj al rekonstruado de unueco kaj repacigo en Ruando. Laŭ la vortoj de Kisito: "La celo de miaj verkoj estas konsoli kaj fortigi la vunditajn korojn, kantante pacon kaj pardonon." Lia agado pri repacigo komenciĝis en 2010 kiam li kreis la Kizito Mihigo Peace Foundation, neprofitcela fondumo kiu rekomendas pacon kaj repaciĝon. Dum sia restado en Eŭropo li ekkonis la Internacian Union de Repaciĝo (Mouvement international de la Réconciliation , MIR), privata organizaĵo, kiu laboras por paco[5].  En 2007, Mihigo kaj MIR organizis en Bruselo foiron kaj koncerton por paco en Afriko. De lia iama loĝejo en Belgio li fondis la Kizito Mihigo Peace Foundation (KMP).

De 2012 ĝis lia morto, Kizito Mihigo prezentis Umusanzu w'Umuhanzi (La kontribuo de la artisto), ĉiusemajne tutlanda televida programo produktita de la Fondumo KMP[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Nadine R. Umutoni: Kizito uses music to promote peace, reconciliation Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine. En: The New Times. la 20-an de novembro 2012
  2. (en) Rwanda: Kizito Mihigo is a political prisoner. En: The Rwandan. la 7-an de marto 2015, arkivita de la originalo, la 11-an de julio 2015
  3. (fr) AFP: Rwanda: Washington préoccupé par la vague d’arrestations. En: RFI. la 24-an de aprilo 2014
  4. (en) "Top 8 hottest male celebrities in Rwanda". New Times, la 23-an de aprilo 2013.
  5. (fr) Bulletin du MIR n-ro 1472 – France (PDF) arkivita de la originalo, la 25-an de julio 2021.
  6. (en) "Kizito Mihigo using music to spread peace in society". The Independent, la 3-an de oktobro 2012. Arkivita de la originalo, la 18-an de majo 2015.