Klaas Dijkstra
Aspekto
| Klaas Dijkstra | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 17-an de oktobro 1968 (57-jaraĝa) en Leeuwarden |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Belgio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Klaas Dijkstra (naskiĝis 17-an de oktobro 1968 en Leeuwarden) estas nederlanda esperantisto, kiu kreskis en Leeuwarden, Frislando. En 1994 kaj 1995 li funkciis kiel ĉefredaktoro de Koncize, komuna gazeto de la eŭropaj junularaj Esperanto-asocioj aperinta de julio 1967 ĝis oktobro 2000. Pli poste li translokiĝis al Flandrio. Nun li kun sia familiano interalie aktivas en la loka Esperanto-movado.

