Saltu al enhavo

Klemento el Irlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klemento el Irlando (latine Clemens Scotus; naskiĝinta ĉ. 750 en Irlando, mortinta post 818 eble je Auxerre) estis monaĥo kaj klerulo kiu en 774 ekdungiĝis fare de Karlo la Granda. Apud Alkvino estis li la ĉefa figuro de la t.n. karolida renesanco.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Venis Klemento kune kun Albino ĉ. la 772-a jaro al Gaŭlujo por instruisti. Li tiom famiĝis, ke Karlo la Granda venigis lin en 774 al Akeno. En 775 Klemento fariĝis estro de la Alta lernejo de Parizo, kvazaŭ antaŭula instituto de Sorbono. Disĉiploj liaj estis ekz. Brun Candidus kaj Reccheo Modestus, kiujn sendis al li en 803 Ratgario, renovigema abato de Fulda. En 796, kiam Alkvino pensiiĝis kaj iris al Tours, Klemento estis nomumita lernejestro en Akeno.

Eble li verkis la unuan biografion pri Karlo la Granda. Lia tombo troviĝas en Auxerre en la preĝejo Sankta Amatoro.

Klemento konsideriĝas sanktulo. Festotago lia estas la 20-a de marto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]