Kleobulo el Lindo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleobulo el Lindo
Persona informo
Κλεόβουλος Εὐαγόρου Λίνδιος
Naskiĝo
en Lindus
Morto 2-an de decembro 1999 (1999-12-02)
Religio religio en Antikva Grekio vd
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Infanoj Cleobulina vd
Profesio
Okupo filozofo • poeto • suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kleobulo el Lindo (greke: Κλεόβουλος) estis unu el la sep saĝuloj de Grekio kiu vivis dum la 6-a jarcento a.K..

Kleobulo estis la filo de Evagoras, kaj civitano de Lindos en Rodiso, Grekio. Klemento de Aleksandrio diris pri li, ke li estis la reĝo de la Lindosanoj, kaj Plutarko priskribis lin kiel tiranon.

Letero citita de Diogeno Laertio deklaris, ke Kleobulo invitis Solonon al Lindos kiel demokrata loko, por eskapi de la diktatoro Paceistratus en Atenon, kio verŝajne ne havas sencon.

Kleobulo asertis esti studinta filozofion en Egiptio, preter la saĝo kiun li akiris en Grekio. Kleobulo ŝajne skribis lirikajn poemojn, same kiel enigmojn en verso. Kleobulo havis filinon nomitan Kleobolina, kiu ankaŭ ĝojis famon kiel poeto, verkante enigmojn en heksametra verso, kaj laŭdire faris tion pli bone ol li.

Estas dirite, ke li vivis ĝis la aĝo de sepdek kaj estis digna kun bona aspekto, kaj hodiaŭ ekzistas tombo nomita laŭ li en Lindos.

Multaj diraĵoj estas atribuitaj al Kleobulo:

  • "Nescio kaj parolemo portas la ĉefan regadon inter homoj."
  • "Ne adoru penson dum ĉiame."
  • "Ne estu nekonstanta, aŭ sendanka."
  • "Amu aŭdi, prefere ol paroli."
  • "Amu lerni, prefere ol ne voli lerni."
  • "Serĉu virton kaj evitas malvirton.
  • "Estu supera al plezuro."
  • "Instruu viajn infanojn."
  • "Estu preta por repaciĝo post kvereloj."
  • "Evitu maljustecon."
  • "Neniu faru perforte."
  • "Modereco estas la plej bona afero."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]