Koĵikata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koĵikata acido
Kemia formulo
C6H6O4
Koĵikata acido
Bastona kemia strukturo de la
Koĵikata acido
Koĵikata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Koĵikata acido
Blankaj kristaloj de koĵikata acido
Blankaj kristaloj de koĵikata acido.
Alternativa(j) nomo(j)
CAS-numero-kodo 501-30-4
ChemSpider kodo 3708
PubChem-kodo 3840
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ kremkolora solidaĵo[1]
Molmaso 142,11124 g mol−1
Denseco 1,542 g/cm−3[2]
Fandpunkto 154°C [3]
Bolpunkto 401,7°C [4]
Refrakta indico  1,4434
Acideco (pKa) 7,9
Ekflama temperaturo 179,9°C[2]
Solvebleco Akvo:25 g/L[5]
Solvebla en DMSO kaj metanolo.
Mortiga dozo (LD50) 1800 mg/kg (buŝe) [6]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H351
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P280, P308+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Koĵikata acidokoĵikata acido estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la natria hidroksido kaj 2-Metokso-5-kloro-4-pirono. Ĝi estas blanka aŭ kremkolora solidaĵo, solvebla en akvo, DMSO kaj metanolo. Koĵikata acido posedas 6 karbonatomojn, 6 hidrogenatomojn kaj 4 oksigenatomojn. Koĵikata acido uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj aromataĵoj.

Ĝi estas derivaĵo de 4-pirono kiu funkcias en la naturo kiel kelatagento produktata de pluraj specioj de fungoj, precipe Aspergillus oryzae, kiu havas la japanan komunnomon koĵi. Koĵikata acido estas kromprodukto en la fermentadprocezo de malta rizo, por uzo en la fabrikado de sakeo, la japana rizvino. Ĝi estas milda inhibanto de la formado de pigmento en plantaj kaj bestaj histoj, kaj estas uzata en manĝaĵoj kaj kosmetikaĵoj por konservi aŭ ŝanĝi la kolorojn de substancoj. Ĝi formas klarruĝan komplekson kun feraj jonoj.

Koĵikata acido povas esti uzata sur tranĉitaj fruktoj por malhelpi oksidivan bruniĝon, en marmanĝaĵoj por konservi rozkolorajn kaj ruĝajn kolorojn, kaj en kosmetikaĵoj por blankigi la haŭton. Kiel ekzemplo de ĉi-lasta, ĝi estas uzata por trakti haŭtajn malsanojn kiel melasmo. Koĵikata acido ankaŭ havas kontraŭbakteriajn kaj kontraŭfungajn ecojn. La kunkristaloj de koĵikata cido kun kvercetino estas konsiderataj havi duoble pli bonan citotoksan agadon sur homaj utercervikaj kancerĉeloj (HeLa) kaj homaj kolonkancero-ĉeloj (Caco-2) kompare kun kvercetino mem.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la koĵikata acido per traktado de 2-metokso-5-kloro-4-piranono kaj natria hidroksido:

2-Metokso-5-kloro-4-pirono +natria hidroksido Koĵikata acido +natria klorido


Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la koĵikata acido per traktado de klorokoĵikata acido kaj natria hidroksido:

Klorokoĵikata acido +natria hidroksido Koĵikata acido +natria klorido


Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la koĵikata acido per oksidado de alomaltolo:

Alomaltolo Koĵikata acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]