Kokluktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kokluktado en Meksiko, ĉirkaŭ 1913.
Kokluktado en Meksiko.

Kokluktado aŭ pli precize luktado de virkokoj estas batalo inter du virkokoj kutime de la sama speco aŭ raso, okazinta ne nature, sed organizita de homoj por plezuro kaj vetado.

La plej antikvaj kokluktoj el kiuj oni havas registrojn okazis en Azio. En Ĉinio jam okazis antaŭ du mil kvin cent jaroj kaj eble mil jarojn antaŭe estis okazigitaj en Hindio. En Antikva Romo ili estis uzataj por akiri kuraĝon. La kokoluktoj estis floranta en la antaŭkoloniaj Filipinoj antaŭ la alveno tien de hispanoj, laŭ registroj fare de Antonio Pigafetta, nome la itala kronikisto formanta parton de la ekspedicio de Fernão de Magalhães en 1521, kiam tiu praktiko estis registrita por la unua fojo. Tiu praktiko estis en tiu mondoregiono normale se oni konsideras, ke la specio plej verŝajne devenas el Sudorienta Azio. Poste, tiu praktiko estis portita de hispanoj al Hispanameriko, kiam ĉefaj rilatoj de Filipinoj estis faritaj al pacifika marbordo de Meksiko. De tie plej verŝajne la praktiko migris al suda Hispanio, kie same populariĝis.

Konsiderante, ke la praktiko konsistas en la trejnado de la virkokoj al mortigo de la rivalo, tio inkludas batalemon, uzadon de drogoj,[1] uzadon de artefaritaj spronoj ktp., la propra batalo rezultas unue en suferado de ambaŭ luktantoj, tre ofte en gravaj vundoj kaj foje eĉ de morto de unu aŭ eĉ de ambaŭ rivaloj. Temas pri fitraktado kontraŭ bestoj.[2][3] Pro tio la kokluktado estas malpermesita en multaj landoj (tolerita en aliaj), kvankam foje okazas ĉu esceptoj ĉu eksterleĝaj bataloj. Ĉar la praktiko celas monvetadon, tre ofte estas grandaj ekonomiaj interesoj en la bredado de la virkokoj, la organizado de la bataloj, la vetorganizado ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. COCKFIGHTING: A blood sport for roosters In Defense of Animals Alirita la 31an de Januaro 2021.
  2. Obispos de EE. UU. respaldan prohibición de peleas de gallos en Nuevo México 29/01/2007 Aciprensa Alirita la 31an de Januaro 2021.
  3. Las peleas de gallos, entre la tradición y la polémica 27/06/2006 La Voz de Lanzarote Alirita la 31an de Januaro 2021.