Antonio Pigafetta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Pigafetta
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1492 (1492-01-01)
en Vicenza
Morto 1-an de januaro 1531 (1531-01-01) (39-jaraĝa)
en Vicenza
Lingvoj itala
Loĝloko Vicenza
Ŝtataneco Venecia respubliko
Memorigilo Antonio Pigafetta
Okupo
Okupo esploristo • verkisto
vdr

Antonio PIGAFETTA, alinome Antonio Lombardo, naskita ĉ. 1491 en Vicenza [viĉenca], mortinta post 1534, estis itala vojaĝanto, geografo kaj verkisto, kaj amatora astronomo.

La precipa merito de Pigafetta estis, ke dum la tri jaroj de la unua ekspedicio ĉirkaŭ la mondo (15191522) li faris precizajn ĉiutagajn notojn kaj post reveno al Eŭropo redaktis ilin al "Raporto pri la unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo" (itale Relazione del primo viaggio intorno al mondo). Li publikigis la raporton verŝajne en 1524, kune kun la "Traktaĵo pri sfer(ec)o" (Trattato della Sfera). Lia ĉefverko estis eldonita en pluraj lingvoj. Itala reeldono okazis en 1994.

Pigafetta verŝajne estis ido de grava nobela familio de Vicenza, sed pri lia frua vivo ne multo estas sciata, escepte de studoj pri matematiko kaj astronomio. Lia aĝo estas necerta; povas esti, ke li naskiĝis jam en 1480. Kiel lian patron oni identigis Giovanni Antonino Pigafetta, sed estas neklare, kiu el ties tri edzinoj estas la patrino.

Kiam Magelano preparis sian ekspedicion por trovi okcidentan vojon al Oceanio, Pigafetta estis en Hispanio kaj sentis la deziron partopreni en la ekspedicio. Li pagis pasaĝeran vojaĝon, kaj Magelano ja akceptis la monon, sed komence ne tre ŝatis la pasaĝeron. Iom post iom tiu tamen akiris la respekton de la kapitano. Kiam Magelano mortis dum batalo sur la filipina insulo Maktano, Pigafetta estis vundita, sed resaniĝis. Post la morto de Magelano li transprenis pli da respondeco en la ekspedicio.

Astronomio[redakti | redakti fonton]

Dum veturado tra suda Pacifiko Pigafetta malkovris en la stela ĉielo du "nubojn el nebulo" (objektoj jam konataj al arabaj astronomoj). Li rimarkis, ke ne temas pri ordinaraj steloj kaj proponis nomi ilin la Magelanaj Nuboj. Tiun nomon ili portas ĝis nun.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Vicenza Esperanto-Centro kaj la asocio Pigafetta500 organizis la 2-an kaj 3-an de aprilo 2022 semajnfinon kun seminario kiu titoliĝas Lingue del mondo, lingue per il mondo: da Pigafetta a Zamenhof (Lingvoj de la mondo, lingvoj por la mondo: de Pigafette al Zamenhof)[1].

En 2022 en Esperanto aperis Raporto pri la unua vojaĝo ĉirkaŭ la terglobo de Pigafetta, en traduko de Carlo Minnaja.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(it) Relazione del primo viaggio intorno al mondo (Rakonto pri la unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo). Arkivigite je 2006-03-19 per la retarkivo Wayback Machine.

http://magellan.site.voila.fr Arkivigite je 2010-01-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2010-01-11 per la retarkivo Wayback Machine

Projekto Pigafetta Arkivigite je 2010-09-22 per la retarkivo Wayback Machine de Biblioteko Bertoliana en Vicenza

Originala teksto de lia verko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (it, eo) Daniele Binaghi, Da Pigafetta a Zamenhof a Vicenza, Nova Sento in Rete, n-ro 1123 (3/2022)