Kolao-mentosa efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iom da Mentos-bombonoj en dulitra kolaa botelo kaŭzas erupcion
Reago post la enkonduko de kvin Mentos-bombonoj en karbonataj trinkaĵoj, de maldekstre dekstren: Sodakvo, kolao, spriteo kaj dietkolao.

La kolao-mentosa efiko (aŭ kolaa gejsero) estas fenomeno kaŭzata de reago inter kolao kaj mentaj bombonoj de marko Mentos. Por ĝin produkti oni metu plurajn tiajn bombonojn en botelon da kolao (kvankam oni ofte parolas pri sensukera kolao, tio ne necesas, kvankam laŭdire la dolĉigilo aspartamo utilas). Rapide evoluas eruptiĝo de karbondioksidaj vezikoj, kiuj elŝpruciĝas el la botela kolo.

Tiu eksperimento fariĝis tre populara kaj estis prezentata en video-scenoj ĉe interretaj video-ejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La interretan popularecon de la eksperimento kredeble iniciatis Steve Spangler, kiu en 2002 kaj 2005 prezentis ĝin en usona televid-kanalo. Retejo Eepybird.com eĉ pli popularigis ĝin per video-sceno, en kiu du homoj produktas tian fontanon fronte de hotelo Bellagio en Las Vegas. Poste Eepybird prezentis scenojn, en kiuj vicoj da mentosaj gejseroj ekigas unu la sekvan, laŭ maniero de domena efiko.

La monda rekordo pri samtempaj mentosaj gejseroj estas de la 15-a de septembro 2007; ĝi estis realigita en Breda (Nederlando) dum speciala aranĝo fare de firmao Mentos. La Guinness-libro de rekordoj atestis la rekordon, en kiu 853 volontuloj samtempe metis 4.265 mentos-bombonojn en dulitrajn kolao-botelojn. Tiu ĉi rekordo superis la antaŭan de la 10-a de julio 2007, atingita en Flower Mound (Teksaso), kie ekŝpruciĝis 791 gejseroj.

Klarigo[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj teorioj pri la ekzakta scienca klarigo de la fenomeno. Pluraj sciencistoj asertas, ke temas pri fizika, ne kemia reago, do ke ne okazas iu ŝanĝo de la koncernataj substancoj.

Laŭ tiu klarigo la akvaj molekuloj, kiuj forte koheras, tenas karbondioksidajn veziketojn sub konsiderinda premo per sia surfaca tensio. La mentosaj bombonoj per siaj gumaj ingrediencoj dissolvas la surfacan tension. Tiel la malgrandaj vezikoj sukcesas rompi la akvan ŝelon kaj formi pli grandajn vezikojn. Ĉar mentosaj bombonoj havas tre porozan surfacon, ili sukcesas en mallonga tempo krevigi multe da veziketoj kaj liberigi multe da karbondioksido, kiu ŝprucas la likvaĵon el la botelo.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Jen kaj jen aperas onidiroj, ke kolao-mentosa gejsero mortigis homon, kiu trinkis kolaon kaj tuj poste manĝis mentos-bombonon. Retejo Snopes en novembro 2006 esploris pri la afero kaj trovis, ke la efiko povas kaŭzi regurgiton; ĝi tamen ne trovis kazon, en kiu iu mortis pro ĝi. Tamen ŝajnas ne konsilinde trinki kolaon kaj manĝi mentos-bombonojn sed konsiderinda interpaŭzo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]