Kolfingoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Runŝtono el Uplando, kies teksto komenciĝas per "Kylfing" kiel propra nomo

La Kolfingoj estis grupo de homoj en norda kaj orienta Eŭropo. Ili floris dum la mezepoko (ĉ. 9-a ĝis 12-a jarcentoj). Kvankam ŝajnas ke ilia centro estis en Nordio, ili rolas ankaŭ en la kronikoj de Prarusio, Hungario, kaj Bizancio.

Diverslingve oni nomis ilin Kylfingar (Norene); Kylfingid (estone); Kölpények (hungare); Колбяги (ruse); кълбягъ (malnovorientslave); Κουλπίγγοι (kulpingoj) (bizancgreke); al-Kilabiyya (arabe, latinlitere)...

Fakuloj ne atingis ĝeneralan konsenton pri tio, ĉu la kolfingoj estis etna grupo, ĉu profesia grupo, ĉu soldata kunularo (eventuale de sagpafistoj), ĉu asocio de negocistoj, ĉu societo ia...