Kolumbarbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumbarbulo
Kolumbarbulo
Kolumbarbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Psilopogon
Specio: P. pyrolophus
Psilopogon pyrolophus
(Müller,S, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kolumbarbulo (Psilopogon pyrolophus) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbulojMegalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas iliajn fortikajn bekojn. Tiu ĉi specio estas monotipa (ununura specio) ene de la genro Psilopogon.

Temas pri birdo ĝenerale verdeca, pli hela kaj flaveca en brusto kaj ventro ol en pli malhelverdaj flugiloj, dorso, femuroj kaj vosto. Ili montras ege rimarkindan buntan kapon kun multaj diverskoloraj partoj, nome nigreca kolumo el la supra brusto al la nuko, kio nomigas la specion. Sur ĝi antaŭe estas mallarĝa flava gorĝostrio kiu markas la helverdan mentonon kaj la helgrizajn vangojn. Ĉirkaŭ la okuloj estas ĝis naŭ diferenckoloraj partoj, kiuj vere buntigas tiun parton: nome la nigreca nukoparto de la kolumo sekvas antaŭen al la frunto, sed tiu sekvo interrompiĝas inter la frunto kaj la krono per horizontala helgriza strio kiu iras de helverda brovo al la kontraŭa. La nigra areo de la frunto sekvas suben inter la beko kaj la okuloj ĉirkaŭante la bekobazon; krome ĉirkaŭ la malhelgrenatkolora okuliriso estas grizeca okulringo kie elstaras flava marko supre kaj blanka marko sube. La kruroj estas grizecaj kaj la beko eburkolora, sed kun griza ringo en la duono kaj montrante klare la bridoplumojn.

Tiu ĉi specio troviĝas en Indonezio, Malajzio kaj Tajlando. Ilia natura habitato estas la subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.

Registrita en monteto Fraser, Malajzio, aŭgusto 1994

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube