Aziaj barbuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aziaj barbuloj
Stribarbulo (Megalaima lineata)
Stribarbulo (Megalaima lineata)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
genroj

Psilopogon
Megalaima
Calorhamphus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Megalaimedoj estas orientalisa familio de birdoj kiu enhavas la Aziajn barbulojn, aŭ Megalaimidae en la latinlingva scienca nomenklaturo. Tiu ĉi familio estis iam unuigita kun la aliaj barbuloj en la familio de Kapitonedoj (Short & Horne 2002) sed poste ili rezultis esti distingaj. Estas 26 specioj kiuj loĝas en arbaraj areoj el Tibeto al Indonezio.

Ĉiuj membroj de la familio estas lokitaj en la genro Megalaima, escepte la Kolumbarbulo (Psilopogon pyrolophus) kaj la Bruna barbulo (Calorhamphus fuliginosus). Tiu lasta specio estas sufiĉe distinga por certigi lokigon en distinga subfamilio Kalorhamfenoj, dum la tipaj aziaj barbuloj formus la Megalaimatenoj.

La plej alta diverseco koncentriĝas ĉe la Malaja Duoninsulo kaj Sumatro; estas ege probabla, ke tiu ĉi familio originis tie aŭ proksime.

Ili estas kutime diketaj laŭ aspekto, kun grandaj kapoj, kaj kun harecplumoj ĉirkaŭ bekobazo kiel bridoj. La Granda barbulo (Megalaima virens), de 210 g kaj 33 cm, estas la plej granda de la specioj, kaj eĉ inter la parencoj, ĉar estas pli grandaj nur kelkaj tukanoj.

Kiel ĉe plej parto de specioj, frukto konsistigas grandan parton de la dieto de Nigrobrova barbulo.

La aziaj barbuloj estas kutime birdoj de internaj arbaroj. Unu specio, la Sangofrunta barbulo, estas adaptita al la vivo en arbarbordoj kaj arbustejoj. Ili estas ĉefe solecaj birdoj, kiuj manĝas insektojn kaj frukton. La figoj de la genro Ficus estas la plej grava frukto manĝata de la aziaj barbuloj. Grandaj figarboj allogas diversajn speciojn de barbuloj kune kun aliaj fruktomanĝantaj specioj. Krom figoj multnombraj aliaj specioj de fruktarboj kaj arbustoj estas vizitataj de barbuloj; individua barbulo povas manĝi eĉ el 60 diversaj fruktospecioj en sia teritorio. Ili povas viziti ankaŭ plantejojn kaj manĝi kultivitajn fruktojn kaj vegetalojn. Frukton oni prenas entere kaj la nedigestebla materialo kiel la semoj estas poste regurgitata (ofte antaŭ birdokanto). Regurgitado ne okazas kutime ĉe nesto (kiel okazas ĉe tukanoj). Oni supozas, ke barbuloj estas gravaj agentoj por la semodisigo en tropikaj arbaroj.

Krom manĝi fruktojn barbulojn prenas ankaŭ artropodojn, plukitaj el la branĉoj kaj trunkoj de arboj. Ampleksan gamon de insektoj prenas, inkludante formikojn, cikadojn, libelojn, grilojn, lokustojn, skarabojn, tineojn kaj mantidojn. Skorpiojn kaj miriapodojn manĝas ankaŭ, kaj kelkaj specioj manĝas ankaŭ etajn vertebrulojn kiel lacertoj, ranoj kaj gekoj.

Oni ne scias precize pri la reprodukta agado. Kiel multaj membroj de la ordo de Pegoformaj, la nestoj estas truoj elfositaj en arboj, kaj tie la ino demetas kutime 2 al 4 ovojn, kiuj estos kovataj dum 13–15 tagoj.

Ne estas kutime multa interagado inter aziaj barbuloj kaj homoj. Kelkaj specioj, kiel la Granda barbulo kaj la Stribarbulo manĝas en plantejoj kaj fruktoĝardenoj, ĉefe en Barato, kaj estas iom da ĉasado por kaĝobredado pro la agrablega kolorado.

Kvankam neniu de la aziaj barbuloj estas konsiderataj minacataj, oni scias, ke kelkaj specioj suferas pro senarbarigo kaj postulas praarbarojn por prosperi. Ekzemple, en Singapuro nur la specio kiu akceptas la rearbarigitajn arbarojn, nome la Ruĝkrona barbulo restas el la specioj kiuj origine troviĝis tie, kiel la Sangofrunta barbulo kiu etendis sian teritorion kaj koloniis Singapuron en la 1960-aj jaroj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Subfamilio Megalaimatinae

Subfamilio Calorhamphinae

Ne estas ankoraŭ entere solvita ĉu la genro Capitonides el Eŭropo de Frua al Meza Mioceno (23-12 ma) apartenas al tiu familio aŭ al tiu de la Afrikaj barbuloj (nome Libiedoj).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kinabalu-montaj alpaj herbejoj
  2. 2,0 2,1 Kinabalu-montaj alpaj herbejoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • LL Short, JFM Horne (2002) Family Capitonidae (barbets). in del Hoyo J., Elliott A. & Christie D.A. (2004) Handbook of the Birds of the World. Volumo 7a. Jamacars to Woodpeckers Lynx Eldonejo, Barcelono ISBN 84-87334-37-7