Sangofrunta barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sangofrunta barbulo
Sangofrunta barbulo
Sangofrunta barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Megalaima
Specio: M. haemacephala
Megalaima haemacephala
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sangofrunta barbuloRuĝbrusta barbulo (Megalaima haemacephala), estas birdospecio de la familio de Aziaj barbulojMegalaimedoj, kiu estas ege rimarkinda pro siaj ruĝaj frunto kaj brusto. Ĝi estas loĝanta reproduktanta specio el Sudazio, kun eventuala ĉeesto en Sudorienta Azio. La nomo barbulo aludas al harecaj plumoj en brido aŭ popole nomite barboj kiuj ĉirkaŭas la larĝan bekobazon. La specifa nomo haemacephala signifas el la greka “sangokapa” aŭ “kun sango en la kapo”, kion pli malpli spegulas la esperanta Sangofrunta, pli precize ĉar ne estas ruĝo en la tuta kapo, sed nur en eta areo de la frunto kaj meza krono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Sangofrunta barbulo montras ege buntan kapon, sufiĉe simetria kaj samcentra ĉirkaŭ la okulo. Pli precize la kapo estas markita inter la ruĝegaj markoj de la frunto kaj meza krono kaj tiu de la supra brusto. Same la okulo estas la centro de diversaj similaj partoj, nome la malhela okuliriso estas ĉirkaŭita de mallarĝa ruĝeca okulringo kiu siavice estas ĉirkaŭata de tre flava rondareo siavice trapasata de nigra strio kiu kunigas la nigrecan bekon kun la nigreca areo de malantaŭa krono al suba vizaĝo, kiu precize limigas la flavan gorĝon samkolore kun la ĉirkaŭokulaj duoncirkloj. La nigreca vizaĝa parto nuanciĝas bluece al verdeca nuko kaj flugiloj, dum la ruĝa supra brusto, markita supre flave de la gorĝo, estas markita sube ankaŭ de flava nuanco al flaveca suba brusto kaj ventro striitaj vertikale de serioj de nigrecaj aŭ malhelverdaj strietoj. La beko estas fortika, tre larĝe ĉebaze kaj grizeca; la bridobarboj pli facile videblas ol ĉe aliaj barbuloj kaj foje estas tiom longaj kiom la propra beko. La kruroj estas ruĝaj. Junuloj estas pli senkoloraj kaj mankas al ili la ruĝaj markoj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Iomete pli granda ol pasero, ĝi estas relative eta barbulo 17 cm longa. Temas pri diketa birdo, kun mallonga kolo kaj granda kapo. La mallonga (kvazaŭ tranĉita) vosto estas distinge triangula dumfluge[1].

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Paro en nesto ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Pluvobanado ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Sangofrunta barbulo en figarbo
Ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

La Sangofrunta barbulo estas loĝanta (nemigranta) reproduktanta specio tra Sudazio (tio estas Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Srilanko ktp.), kaj eventuale en Sudorienta Azio, kun rilataj rasoj en Indonezio kaj Filipinoj. Ĝi estas la plej komuna inter la aziaj barbuloj, kaj troviĝas en ebenaĵoj, montetoj kaj terai ĝis 200 m en sekaj kaj humidaj deciduaj biotopoj. Ĝi estas entute arboremaj (kiel plej parto de barbuloj), prefere ĉe malferma arbarkamparo kaj urbaj ĝardenoj kaj evitantaj densajn arbarojn[2].

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili vivas solece, en paroj aŭ etaj grupoj; pli grandaj grupoj nur ĉe abundecaj figarbaroj. Ili emas sunbani matene en la nudaj pintoj de altaj arboj, ofte flugetadante por sidiĝi apude unu de alia. La flugo estas rekta, kun rapidaj flugilfrapoj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas laŭta metaleca tak…tak…tak (aŭ tank). Ripete monotone dum longaj periodoj, eke per bas-tona tak kaj suprenirante laŭ volumeno kaj tempo ĝis lasta variante el 1.5 al 2 ĉiusekunde. La beko restas fermite dum ĉiu alvoko – dum nuda haŭtaĵo ambaŭflanke de la gorĝo gonfliĝas kaj eksplodas je ĉiu tak kiel gumopilko, dum korpo- kaj vostoskuado. Ne tre bruema dum malvarma vetero – iome da pluvo aŭ malvarmo tuj silentigas ilin, sed ĝi estas "unu el la barataj plej familiaraj sonoj en la malvarma sezono"[2].

Dieto[redakti | redakti fonton]

Ili preferas figojn kiel tiuj de Banjan, Pipul, kaj aliajn naturajn figojn, diversajn drupojn kaj berojn, kaj eventuale insektojn, prenitajn en mallertaj aeratakoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

  • Sezono: Novembro al junio, ĉefe februaro al aprilo. Iom poste en Suda Barato kaj en Sri-Lanko. Ofte okazas rapide dua ovodemetado.
  • Nesto: arbotruo elfosita en morta aŭ putriĝinta branĉo kutime ĉirkaŭ 40 cm profunda finanta en iom pli larĝa ĉambro. La ino demetas 2-4 ovojn, mezaveraĝe 3, blankajn longecajn ovalformajn, nebrilajn, demetitajn sur la nuda ligno. Mezaveraĝe la ovoj estas 25 mm × 17 mm.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ali, Salim; Sidney Dillon Ripley. (1983) Handbook of the Birds of India and Pakistan, 2nd ed.,10 vols. Oxford University Press. vol. 4, p. 163-165.
  2. 2,0 2,1 Grewal, Bikram; Bill Harvey and Otto Pfister. (2002) Photographic guide to birds of India. Periplus editions. p. 85
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]