Flavfrunta barbulo
Flavfrunta barbulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝkrona barbulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalaima flavifrons (Cuvier, 1816) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavfrunta barbulo (Megalaima flavifrons) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn. Tiu ĉi estas endemisma loĝanto kaj reproduktanto en Srilanko.
En la genro de Aziaj barbuloj nome Megalaima estas du grupoj de specioj laŭ la kapoplumaro, kvankam ĉiuj havas ĝeneralan verdan plumaron en la korpo kaj vosto. Sed laŭ la kapoplumaro estas specioj kiuj havas grizbrunajn sen koloraj markoj kapojn, kolon kaj bruston, kiel la Brunkapa barbulo, la Stribarbulo, la Verda barbulo kaj la Verdorela barbulo, dum aliaj havas tre rimarkindajn kolorajn markojn en la kapo ĉefe ruĝaj, flavaj aŭ bluaj (bazaj koloroj) kun metalaj briloj, kiuj estas ekzemple la jenaj: Ruĝkrona barbulo, Ruĝgorĝa barbulo, Flavfrunta barbulo, Flavgorĝa barbulo, Nigrobrova barbulo, Bluvanga barbulo, Flavkrona barbulo, Blugorĝa barbulo, Bluorela barbulo, Ruĝfrunta barbulo kaj Sangofrunta barbulo. Tiu ĉi specio, do, apartenas al tiu lasta grupo kun koloraj markoj.
Pli precize tiu ĉi specio estas mezgranda barbumo 21 cm longa. Kiel aliaj barbuloj, ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas ĉefe tre verdajn korpon kaj flugilojn, kun skvameca aspekto en la brusto. Ili havas bluajn vizaĝon kaj gorĝon kaj flavan antaŭan kronon (de kie venas la nomo kaj en la latina scienca nomigo kaj en diversaj lingvoj, krom Esperanto), krom la bridaj harecplumoj ĉirkaŭ la fortika beko, propraj de la tuta genro. La subvosto estas blueca.
La Flavfrunta barbulo estas arborema specio de arbaroj, inkludante grandajn ĝardenojn, kiuj manĝas ĉefe frukton kaj nur rare insektojn. Ili nestumas en arbotruo, kie la ino demetas 2-3 ovojn.
La voĉo estas longdaŭra kaŭ-kaŭ-kaŭ-kaŭ.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Megalaima flavifrons. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Malpli zorgiga
- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6