Komádi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Komádi
Coa Hungary Town Komádi big.svg
Blazono
Areo 145 km² (14 500 ha)
Loĝantaro 5 421
Poŝtkodo 4138
Telefona antaŭkodo 54
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Komádi
Retpaĝo: www.komadi.hu

Komádi [komAdi] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Berettyóújfalu. Komádi ne havas sencon en la hungara.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komádi situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Rapida-Körös, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vésztő-Nagyvárad. Vésztö troviĝas 24, Berettyóújfalu 29, Debrecen 65, Budapeŝto 227 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Skriba dokumento mencias unuafoje la komunumon en 1091. La vilaĝo por nobeloj estis detruita fare de turkoj en 1526. La komunumo iĝis hajduka urbo en 1626, kampurbo en 1630, en 1715 ĝi preskaŭ senhomiĝis pro sekeco. En 1842 kalvinana preĝejo konstruiĝis. Rumanoj okupis la urbeton en 1919. Inundo okazis en 1925. Komádi urbiĝis en 2001.

Apud la urbo fiŝkaptista lago kaj dissenda televida dissenda turo funkcias.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Komádi naskiĝis ministro Árpád Házi.