Komarko de Ezcaray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarko de Ezcaray, okcidente de la regiono.

La Komarko de Ezcaray estas en la okcidento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties ĉefurbo estas Ezcaray. Ĝi estas inter la Komarko de Santo Domingo de la Calzada (norde) kaj Supra Najerilla (sude).

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de municipoj: 5
Areo: 250,47 km²
Loĝantaro (2009): 2 558 loĝantoj
Loĝdenseco: 10,21 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 19' 33" norde
Longitudo averaĝe: 3º 0' 28" okcidente
Altitudo averaĝe: 919,4 msm

Municipoj de la komarko[redakti | redakti fonton]

Municipo Loĝantaro Areo Submunicipoj kaj senhomejoj
Ezcaray 2050 142,65 Altuzarra, Ayabarrena, Azárrulla, Cilbarrena, Posadas, San Antón, Turza, Urdanta kaj Zaldierna. Malaperintaj: Bonicaparra, Espurgaña kaj La Zalaya
Ojacastro 187 44,32 Arviza, San Asensio de los Cantos, Tondeluna, Uyarra kaj senhomejoj: Amunartia, Escarza, Espidia, Larrea, Matalturra, Masoa, Ulizarna kaj Zabárrula
Pazuengos 35 25,12 Villanueva kaj Ollora
Valgañón 137 31,74 Anguta
Zorraquín 82 6,44

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia distribuado de la municipoj de la komarko de Ezcaray kun koncentro en la ĉefurbo.

La municipoj de la komarko de Ezcaray suferis la ruran elmigradon ekde la 1960-aj jaroj, kaj diference disde aliaj komarkoj, ĉi tie el la 1980-aj jaroj ĝi ricevis konstantan pliigon de la loĝantaro pro la ekonomia riĉo devena de turismo. La turisma allogaĵo centriĝis en la loĝloko Ezcaray, kaj pro arkitektura riĉeco, kaj pro ideala natura loko, krom pro la skiejo de Valdezcaray. Aliaj sektoroj kiuj helpis la disvolvigon de la zono estis ĉasado kaj fiŝkaptado, meblofarado kaj tekstila industrio.

Krom Ezcaray, ankaŭ Zorraquín kreskiĝis. Kaj kvankam ĝi plue estas malgranda loĝloko, ĝi estis ankoraŭ multe pli malgranda, kaj nun almenaŭ estas aktiva loĝloko kun juna loĝantaro. La loĝlokoj Ojacastro kaj Valgañón male ne sukcesis haltigi la senloĝigadon, sed almenaŭ ja sukcesis bremsi ĝin, kaj retenas pli ol cent loĝantojn.

Aliflanke Pazuengos pro malfacila geografia situacio (granda altitudo kaj malbonaj komunikvojoj), ne sukcesis haltigi la senloĝigadon kaj frontas malfacilan estontecon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]