Kombinaĵo de 5 senpintigitaj kvaredroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kombinaĵo de kvin senpintigitaj kvaredroj
Plia nomo UC55
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 60
Lateroj 90
Edroj 20 trianguloj,
20 seslateroj
Komponantoj 5 senpintigita kvaredroj
Geometria simetria grupo Nememspegulsimetria dudekedra I
Geometria simetria grupo de komponanto Nememspegulsimetria kvaredra T
vdr

En geometrio, kombinaĵo de kvin senpintigitaj kvaredroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, komponaĵo de 5 senpintigita kvaredroj, formita per senpintigo de ĉiu kvaredro de la kombinaĵo de 5 kvaredroj.

Karteziaj koordinatoj[redakti | redakti fonton]

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj ciklaj permutoj de

(±1, ±1, ±3)
(±τ−1, ±(−τ−2), ±2τ)
(±τ, ±(−2τ−1), ±τ2)
(±τ2, ±(−τ−2), ±2)
(±(2τ−1), ±1, ±(2τ−1))

kun para kvanto de minusoj en la elektoj por '±', kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.