KompoZer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KompoZer

Programisto Fabian Cazenave (alinome: Kazé)
Lasta stabila versio 0.7.10
(5-a de septembro 2007)
Lasta testa versio 0.8 beta 3
(2-a de marto 2010)
Operaciumo Plursistema, Vindozo, Mac OS X, Linukso ktp.
Programlingvo C++
Lingvo(j) Esperanto[1] kaj aliaj [2]
Programtipo HTML-redaktilo
Permesilo MPL, MPL/GPL/LGPL, trilicenca
Retejo www.kompozer.net
vdr

KompoZer estas libera HTML-redaktilo por WYSIWYG, kiu baziĝas sur la programo Nvu. Ambaŭ programoj baziĝas sur Mozilla Composer, la redaktila komponanto de la iama Mozilla Suite, kiu estas daŭrigata en la SeaMonkey, la ido de la Mozilla Suite.

KompoZer estiĝis el Nvu, post kiam ties evoluigo estis ĉesigita, sed ties nomo ne devis esti uzata, ĉar la nomrajtoj estas ĉe la firmao Linspire. La programo nuntempe ĉefe prezentas riparojn de cimoj el Nvu, pli malmulte verajn novajn funkciojn. Por portado al XULRunner estas bezonataj pliaj evoluigantoj. Ĝi estonte atingu similan amplekson de funkcioj kiel la komercaj redaktiloj Microsoft FrontPage kaj Macromedia Dreamweaver.

KompoZer en Esperanto[redakti | redakti fonton]

KompoZer intertempe ankaŭ ekzistas en Esperanto, en la aktuala stabila versio 7.10 kaj en la aktuala beta versio 0.8b3. La ligilon al la projekta retejo de la esperanta KompoZer vi trovas sub Eksteraj ligiloj.

Ekde la versio 0.8b2 la esperanta KompoZer estas ankaŭ oficiala parto de la projekto KompoZer. La esperantaj versioj estas nun ankaŭ elŝuteblaj de la retejo de la projekto KompoZer kompozer.net Arkivigite je 2006-11-02 per la retarkivo Wayback Machine.

Plia grava novaĵo estas, ke ekde versio 0.8b2 ne nur estas arkivaj esperantaj versioj por Vindozo (.zip) kaj Linukso (tar.gz) kaj la lingvopakaĵo (.xpi), sed ankaŭ instalebla versio por Vindozo (.exe) kaj diska kopio por Mac OS (.dmg). Do, fakte vi nun bezonas lingvopakaĵon nur, se vi volas esperantigi KompoZer, kiu estas en alia lingvo kaj ne volas elŝuti KompoZer duan fojon.

Versioj[redakti | redakti fonton]

0.7.1 8-a de julio, 2006
0.7.5 14-a de julio, 2006
0.7.7 23-a de julio, 2006
0.7.9 14-a de julio, 2007
0.7.10 30-a de aŭgusto, 2007
0.8a4 12-a de majo, 2009
0.8b1 11-a de oktobro, 2009
0.8b2 23-a de februaro, 2010
0.8b3 2-a de marto, 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]