Komunlingva nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio, medicino, ĥemio kaj aliaj fakoj kun vasta nomenklaturo, komunlingva nomo[1] estas la ordinara nomo de iu nomenklatura unuo, kutime uzata en la komuna lingvo de koncerna lingvokomunumo. Ekz‑e kapdoloro kontraste al cefalalgio, scienca nomo el la medicinista ĵargono.

La komunlingvaj nomoj estas ĝenerale uzataj kaj komprenataj en eksterfaka komunikado. La plej gravaj el ili apartenas al la kerna leksiko de koncerna lingvo, havas longan lingvan tradicion (kaj en la okazo de Esperanto multaj el ili estas vortoj oficialaj). Plej ofte la homoj eĉ ne scias la sciencan nomon de la aferoj kiujn ili bone konas sub la nomoj komunlingvaj, ekz‑e nemultaj rekonus en Malus domestica ordinaran pomarbon.

Verdire, por esperantisto multaj sciencaj nomoj estas pli klaraj ol por averaĝa alilingvano, ĉar tre ofte esperantaj vortoj estas adaptaĵoj de vortoj latinaj aŭ terminoj nomenklaturaj. Ekz‑e pasero devenas el la latina kaj nomenklatura Passer. Tamen la komunlingvaj derivaĵoj ne nepre sekvas la sciencan taksonomion; ekz‑e al la komunlingva neĝopasero nomenklature respondas Montifringilla nivalis, t.e. Montofringo neĝa.

Arbarhiacinto - Scilo senlitera — Scilla non-scripta (kaj deko da sinonimoj…)

Ankaŭ la sovaĝaj vegetaloj estas en ĉiuj lingvoj pli konataj kaj pli ofte nomataj ĉe la publiko per ilia komunlingva nomo ol per la scienca nomo. Tiuj sciencaj, latinecaj nomoj, estas precipe konataj kaj uzataj de scienculoj, botanikistoj. La sciencaj nomoj ne estas tiom firmaj kaj definitivaj kiel opinias la nefakuloj. Por iuj vegetaloj ekzistas deko da sinonimoj, ĉar tre ofte oni devis konkludi ke la vegetalo apartenas al alia genro de sama aŭ alia familio ol oni supozis. Tiel ekzemple arbarhiacinto (nomo komunlingva!) aŭ Scilo senlitera (Scilla non-scripta), origine de genro Endymion, poste iĝis Scilla, poste Hyacinthoides kaj poste denove, sed verŝajne ne definitive — oni plu diskutas — Scilla. Intertempe la komunlingvaj nomoj ne ŝanĝiĝis.[2] Longa listo da sinonimoj troveblas ekz‑e ĉe la Korfloretoj.

(Kaj revenante al la ekzemplo pri Neĝopasero, malgraŭ ĝia nomenklatura nomo, en la moderna klasifiko oni klasas ĝin inter la birdoj paseroformaj, ne inter la Montofringoj. Ĉi-okaze la esperanta nomo komunlingva estas pli moderna ol la nomenklatura.)

Anstataŭ pseŭdolatinajn nomojn nomenklaturaj oni ofte preferas iliajn pli oportunajn paŭsaĵojn konformajn al la strukturo de la koncerna lingvo. Ekz‑e al Galantus nivalis en Esperanto respondas neĝa galanto,[3]neĝborulo,[4] aŭ, pli konforme al la notacio nomenklatura Galanto neĝa. Tiuj konvencioj: postmetita epiteto kaj komenca majusklo — estas utilaj por apartigi uzojn nomenklaturajn. Kp:

  • Mi vidis bluokulan kolombon (iun kolombon kun bluaj okuloj).
  • Mi vidis Kolombon bluokulan (= Columbina cyanopis).
  • Tie estis nigrapieda kato.
  • Tie estis Kato nigrapieda (= Felis nigripes).

Ĉi tiu oportuna konvencio ne eblas en la angla lingvo, kaj tial ankaŭ la Esperanta Vikipedio (multaj el kies artikoloj estas tradukitaj el la angla) ĝin bedaŭrinde ne konas.

Nomoj popolaj[redakti | redakti fonton]

En diversaj lingvoj naciaj oni apartigas ankoraŭ la nomojn popolajn (ekz‑e en la franca: fr:Nom vernaculaire), kiu povas implici la nuancojn subnorma, dialekta, neliteratura, malklera, vulgara. Tiuj nuancoj en Esperanto ne aktualas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ReVo  komunlingva en ReVo .
  2. De geïllustreerde Flora. M. Blamey, Chr. Grey-Wilson. Uitg. Thieme, 1984. ISBN 90-5210-059-4198. p. 10.
  3. Vidu “Galanto neĝa” en Plurlingva nomaro de sovâgaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. A. Gmeiner, 1988 - ISBN 9070074311, 9789070074319.
  4. Vidu "galanto" en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto - ISBN 2-9502432-8-2 - SAT, Parizo, 2005 - p. 380