Epiteto (frazmembro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En frazsintakso, epiteto estas frazmembro aperanta en noma vortgrupo, gramatike subordigita al nomo (al la ĉefelemento de la grupo) kaj esprimanta ties econ, kvaliton, apartenon. Ĉe sintaksa analizo la epitetojn oni markas per onda substreko:

  • {Ĉio transmara} estas ĉarma kaj kara. (Proverbaro)
  • Mi ne amas {obstinajn homojn}. (FE §9)

Epiteton povas esprimi adjektivo (saĝa homo), pronomo (nia domo), numeralo (tri volumoj ), prepozicia vortgrupo (korekto en la artikolo), infinitivo (neceso silenti ), adverbo (la vojo hejmen). Epiteton esprimitan per senprepozicia substantivo oni nomas apozicio (mia amiko Stefano).

Epiteto akorda[redakti | redakti fonton]

Epiteto akorda estas tia epiteto, kiu akordas kun sia nomo nombre kaj kaze:

  Ununombre Plurnombre
Nominative blanka domo blankaj domoj
Akuzative blankan domon blankajn domojn

Tiaj estas la epitetoj adjektivaj kaj multaj apozicioj (ekz‑e la lingvo peranto — la lingvojn perantojn). Notu, ke la apozicia epiteto staras post sia ĉefelemento.

En la moderna Esperanto la adjektivaj epitetoj kutime aperas antaŭ sia ĉefelemento:

nova speciala unumonata intensa senpaga ĉiutaga kurso de Esperanto, gvidata de Ewa Bondar (Revuo «Esperanto»)

Postpozicie la adjektiva epiteto aperas en kelkaj specialaj okazoj:

  1. Por emfazo:
    Oni tuj vidas, ke li estas homo juna. (La Revizoro)
  2. Ĉe kontrastigo:
    Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. (Proverbaro )
    En preskaŭ ĉiu lingvo la konsonanta sistemo estas pli ampleksa ol la sistemo vokala.[1]
  3. Postpozicie aperas ankaŭ epiteto plurvorta kaj longe malvolvita:
    Postpozicie aperas ankaŭ epiteto multvorte kaj longe malvolvita.
    (Kp ankaŭ «kurso gvidata de Ewa Bondar» en la ĉi-supra ekzemplo.)

En la frua Esperanto, kaj interalie ĉe Zamenhofo, postmetitaj epitetoj pli oftis kaj kondutis simile al la epitetoj en la lingvoj pola, franca kaj Latina. Maldetale, en tiuj lingvoj oni distingas epitetojn karakterizajn, kiuj atribuas ian econ aŭ takson; kaj epitetojn klasifikajn, kiuj apartigas kaj individuigas. Ekz‑e

La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian. (La Espero)

Grandan estas okaza epiteto karakteriza; familian estas epiteto speca, klasifika.

«Blanka urso» en tiu sistemo indikas koloron; «urso blanka» indikas la specion (Ursus maritimus). «Natura lingvo» estus lingvaĵo senafekta, sincera; dum «lingvo natura» estus nacia lingvo meme evoluinta, kontraste al «planlingvo», «lingvo arta»Z.

Simile klasifikaj aŭ individuigaj estas la epitetoj en «Lingvo Internacia», «lingvo latina» (Lingua Latina), «Karolo la Granda».

Tiujn nuancojn la moderna Esperanto plejparte, kvankam ne tute, jam perdis. Tamen utilas scii ilin, por kompreni kiel la pozicio de epiteto efikis (kaj por iuj esperantistoj plu efikas) sur la signifon de la frazo.

Epiteto senakorda[redakti | redakti fonton]

Epiteto senakorda estas epiteto kiu restas senŝanĝa ĉe variado de sia nomo:

Nomo Epiteto
vojo hejmen
vojon
vojoj
vojojn
Nomo Epiteto
mantelo el nigra veluro
mantelon
manteloj
mantelojn
Nomo Epiteto
kuko kun roza kremaĵo
kukon
kukoj
kukojn

Senakorda epiteto normale staras post la nomo kiun ĝi priskribas, kvankam en versaĵoj iam okazas inversio:

De kristalo plej granda elekton li faris
    (Sinjoro Tadeo)

(t.e. «li faris elekton de plej granda kristalo»).

Referencoj[redakti | redakti fonton]