Prepozicia vortgrupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En gramatiko, prepozicia (vort)grupo estas vortgrupo enkondukita per prepozicio (kies ĉefelemento estas prepozicio).

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tipoj de la komplemento de sia prepozicio oni distingas 4 strukturojn (la ĉefelementaj prepozicioj estas grasigitaj):

  1. prepozicio + noma vortgrupo:
    • antaŭ la domo, kontraŭ niaj malamikoj, en la klara akvo
  2. prepozicio + adverbo:
    • de malantaŭ, post tiam
  3. prepozicio + prepozicia vortgrupo:
    • PG{de  PG{post tiam}}, PG{el  PG{inter ili}}
  4. prepozicio + infinitivo:
    • por vidi, sen paroli

Valento[redakti | redakti fonton]

Ordinare la prepozicioj akceptas ekzakte unu komplementon; tamen escepte la propozicio inter povas havi unu plurnombran, aŭ plurajn komplementojn:

  • inter diversaj nacioj (FE §27);
  • inter martelo kaj amboso (Proverbaro).

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Prepozician grupon povas precizigi adverbo:

  • tuj PG{post la hejto} (FE §38);
  • ĵus PG{antaŭ la pereo de Cezaro} (Hamleto).

La roloj[redakti | redakti fonton]

Prepozicia vortgrupo povas funkcii kiel senakorda epiteto:

  • Universitato PG{de Parizo} = Pariza universitato)
  • studento PG{de fizika fakultato};
  • la vojo al Damasko.

Sed pli ofte ĝi rolas kiel komplemento (tian prepozician komplementon oni tradicie nomas «nerekta komplemento», kie nerekta fakte signifas pera):

  • promeni, promeno PG{en la parko}
  • doni monon PG{por la afero}
  • batali PG{kontraŭ la malamiko}.