La komunumaro Dahner Felsenland - germaneVerbandsgemeinde Dahner Felsenland - "roka lando ĉirkaŭ la urbo Dahn" - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, ĉirkaŭ la urbo Dahn. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la federacia landoRejnlando-Palatinato, en la teritorio de la mezalta montaroPalatinata Arbaro. Fine de la jaro 2020 la komunumaro havis 14 346 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.