Komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben
Blazono
Verbandsgemeinde Thaleischweiler-Fröschen - Wallhalben in PS.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Südwestpfalz
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Koordinatoj 49°14′58″N 7°21′39″O  /  49.24944°N, 7.36083°O / 49.24944; 7.36083 (Komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben) (mapo)Koordinatoj: 49°14′58″N 7°21′39″O  /  49.24944°N, 7.36083°O / 49.24944; 7.36083 (Komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben) (mapo)
Areo 142,65 km²
Loĝantaro 17565 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Aŭtomobila kodo PS
Oficiala Municipokodo 073405009
Subdivido 20 setlejaj komunumoj (Ortsgemeinden)
Komunumestro Thomas Peifer
Adreso de la administrejo Hauptstraße 52
66987 Thaleischweiler-Fröschen
Oficiala retejo http://www.vgtw.de
Information icon.svg
vdr

La komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben - germane Verbandsgemeinde Thaleischweiler-Wallhalben - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, ĉirkaŭ la komunumo Thaleischweiler-Fröschen. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2017 la komunumaro havis 17 565 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. En sia nuna formo la komunumaro cetere ekestis nur la 1-an de julio 2014, per kunigo de la antaŭe sendependaj komunumaroj Thaleischweiler-Fröschen kaj Wallhalben. La oficialan novan nomon ĝi ricevis la 1-an de januaro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]