Komunumaro Wachenheim
Aspekto
| Wachenheim an der Weinstraße | ||||||
|
| ||||||
| komunumaro | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
| Distrikto | Distrikto Bad Dürkheim | |||||
| Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||||
| Aŭtomobila kodo | DÜW | |||||
| Oficiala Municipokodo | 073325006 | |||||
| Subdivido | 4 komunumoj (Gemeinden) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Torsten Bechtel (CDU | |||||
| Adreso de la administrejo | Weinstraße 16 67157 Wachenheim an der Weinstraße | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 9902 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 49° 26′ N, 8° 11′ O (mapo)49.44118.18Koordinatoj: 49° 26′ N, 8° 11′ O (mapo) | |||||
| Areo | 42 km² | |||||
La komunumaro Wachenheim aŭ longe komunumaro Wachenheim an der Weinstraße - germane Verbandsgemeinde Wachenheim an der Weinstraße [ferBANTSgemajnde VAĥnhajm an dea VAJNŝta:se] - estas administra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Wachenheim an der Weinstraße, ĉe la okcidenta rando de la eŭropa metropola regiono Rejno-Neckar. Krom la urbo Wachenheim an der Weinstraße apartenas al ĝi 3 pliaj unuopaj membraj komunumoj. La teritorio troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La komunumaro situas laŭvoje de la turisma vojo Deutsche Weinstraße ("germana vinvojo"). Fine de la jaro 2024 la komunumaro havis 9902 loĝantojn.


| ||||||



