Herxheim am Berg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herxheim am Berg
Blazono
Herxheim am Berg (Germanio)
Herxheim am Berg (Germanio)
DEC

Map

Ortsgemeinde of Rhineland-Palatinate • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bad Dürkheim
Komunumaro Verbandsgemeinde Freinsheim
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06353
Poŝtkodo 67273
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6719
Aŭtomobila kodo DÜW alt: NW
Oficiala Municipokodo 07332026
Politiko
Komunumestro Georg Welker
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Partio de komunumestro Senpartia
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 12
67251 Freinsheim
Demografio
Loĝantaro 738 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 31′ N, 8° 11′ O (mapo)49.518.1797222222222Koordinatoj: 49° 31′ N, 8° 11′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 137 m
Areo 4,35 km²
vdr

Herxheim am Berg - proksimuma prononco [HERKShajm am BERK] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 738 loĝantojn.

Herxheim am Berg apartenas al komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj, formale sendependaj politikaj komunumoj, germane nomata Verbandsgemeinde Freinsheim.

Weilerskopf estas la nomo de 470 m alta monto en arbara eksklavo de Herxheim am Berg nordokcidente de Bad Dürkheim. La pinto estas starejo de telekomunika turo de Deutsche Telekom AG.

Simbolo de la loko estas la Protestanta Preĝejo de Sankta Jakobo de proksimume 1000 jaroj. Tutmondan konscion la preĝejo kaj la tuta vilaĝo ricevis en 2017 pro la al Adolf Hitlero dediĉita kaj provizita per svastiko preĝeja sonorilo, kiu laŭ la komunuma konsilantaro povas resti tie malgraŭ mondvastaj protestoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]