El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altleiningen - proksimuma prononco [altLAJningn] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 743 loĝantojn.
Altleiningen estas la administra centro de komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj, formale sendependaj politikaj komunumoj, germane nomata Verbandsgemeinde Leiningerland. Antaŭ 2018 ĝi estis parto de pli malgranda komunumaro Hettenleidelheim.
kerna parto de la historia kastelo, kiu nun estas junulargastejo
kirko Sankta Jakobo en la komunumoparto Höningen