Konakrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konakrio
angle: Conakry
urbo
Konakrio
Oficiala nomo: Conakry
Lando Gvineo Gvineo
Insularo Îles de Los
Insulo Tombo
Oceano Atlantiko
Situo Konakrio
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 09° 30′ 33″ N 13° 42′ 44″ U / 9.50917 °N, 13.71222 °U / 9.50917; -13.71222 (mapo)
Areo 100 km² (10 000 ha)
Loĝantaro 2 160 000 (2009)
Denseco 21 600 loĝ./km²
Fondo 1887
Horzono GMT (UTC+1)
Situo enkadre de Gvineo
Situo enkadre de Gvineo
Situo enkadre de Gvineo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Conakry
Dosiero:Conakrymosque.jpg
Moskeo en Konakrio

Konakrio (oficiala formo Conakry, malnova formo Konakry) estas ĉefurbo de Gvineo (iama franca Gvineo) kun loĝantaro de ĉ. 1,8 milionoj (1.767.200 (2003)), tiel ĝi estas la plej granda urbo de la lando.

Geografio

La urbo Konakrio situas en Okcidenta Gvineo sur duoninsulo en Atlantiko.

La jara averaĝa temperaturo estas 26,3 °C, la jara precipitaĵo sumas 3800 l/m². La seka sezono daŭras de novembro ĝis majo.

Historio

Konakrio estis komence fiŝista vilaĝo, kiun okupis en 1887 Francio kaj evoluigis ĝin al urbo.

Konakrio estas ekde 1890 ĉefurbo de franca Gvineo, hodiaŭ Respubliko Gvineo.

Ekonomio

Konakrio estas ekonomia centro de la lando kun produktado de nutraĵoj kaj veturiloj.

La urbo disponas pri grava haveno ĉe Atlantiko, tra kiu oni eksportas i.a. bananojn kaj aluminion.

La urbo havas universitaton ekde 1963.

Klimato

En Konakrio tropika klimato regas. Jare pluvas po 3784 mm. Inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 20-33 °C.