Saltu al enhavo

Konrado Raspe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrado Raspe
Persona informo
Konrad von Thüringen
Naskiĝo 1-an de januaro 1206 (1206-01-01)
Morto 24-an de julio 1240 (1240-07-24) (34-jaraĝa)
en Romo
Tombo Elizabetapreĝejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Ludovikidoj vd
Patro Hermann I (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sophia of Wittelsbach (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Agnes of Thuringia (en) Traduki, Jutta of Thuringia (en) Traduki, Henriko Raspe la 4-a, Ludovoiko la 4a de Turingio kaj Irmgard von Thüringen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konrado RASPE (naskiĝinta ĉ. 1206, mortinta la 24-an de julio 1240 en Romo) estis filo de Hermano la 1-a el la familio de la Ludovikidoj. Estis li landgrafo turingia kaj inter 1239 kaj 1240 estro de la Ordeno de germanaj kavaliroj.

sigelo de landgrafo Konrado

Influis lian edukon tree la patrino Sofio de Wittelsbach kaj la dominikano Konrado el Marburg. Post la morto de la pli maljuna frato Ludoviko (1227) transprenis komence Henriko Raspe la 4-a la administradon por ĉiuj heredaĵoj de la nematuriĝinta filo de Ludoviko, Hermano la 2-a (Turingio). Nur de 1231 Konrado Raspe ekadministris en Hesujo: de 1232 li estis palatino. Laŭ ordono de Konrado detruiĝis Fritzlar, post kverelo inter la landgrafoj kun la arkiepiskopo majenca. Kontraŭ la konrada volo eĉ la preĝejo elportis damaĝojn. Pro tio pli malfrue libervole pentegis Konrado.

Ankaŭ liaj religiaj impulsoj ekde la junulaj jaroj kialis por la abdiko kiel sekulara princo kaj la eniro je la Germana kavalirordeno en la novembro 1234. Sekvis la ekzemplon i.a. la postaj ordenestroj Dietrich von Grüningen kaj Hartmann von Heldrungen. Apogadis ĉi ordenon jam la konrada patro Hermano kaj la frato Ludoviko. Por la sekvaj decidoj havis influon la vizito ĉe papo Gregorio la 9-a en Rieti en la 1234-a jaro. Konsekvencojn estigis ankaŭ la klopodoj konradaj pri beatigo de Elizabeto de Hungario, vidvino de landgrafo Ludoviko la 4-a (Turingio). Ĝi efektiviĝis jam en majo 1235 post dua pap-aŭdienco koncedita en januaro 1235. Pro instigo de Konrado la de Elizabeto fondita Franciskana Hospitalo en Marburg venis en la manojn de la germana kavalira ordeno. Tie estis starigita Elizabeta Kirko kun tombo de ŝi. Konrado ankaŭ fondis komandorejon en Marburg kiun li eĉ pliriĝiĝis per aliaj donitaĵoj.

Konrado mem enordene ne havis ian oficon. Pro siaj meritegoj porordenaj kaj la brila renomo kiel regna princo bone kompreneblas, ke post la morto de Hermann von Salza (1239) oni volis investi lin tiupostenen: eble Salza mem proponis Konradon kiel dignan posteulon, kiu estis akompaninta Konradon al Vieno en 1238. La tago de lia elekto estis iam inter la 19.5. kaj la 2.4.1240. Konrado kontinuigis la politikon de Hermann von Salza kaj intencis peradi inter la en 1239 denove estiĝinta konflikto inter papo Gregorio la 9-a kaj imperiestro Frederiko la 2-a. Tuja forpaso dum estado en Romo neniigis ĉiujn tiajn planojn.

Forstreuter, Kurt: "Konrad von Thüringen" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 12 (1980), p.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]