Konspiro (Vilius Kavaliauskas)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konspiro (originale Suokalbis, en la litova), subtitolita en Esperanto kiel Dokumentoj pri decido de Stalin kaj Hitler likvidi Litovion kaj aliajn suverenajn ŝtatojn en la jaroj 1939-1941, estas 42-paĝa libreto kompilita de Vilius Kavaliauskas kaj eldonita de Lituanus en Vilno, 1989, kiu prezentas integre dokumentojn kunsubskribitajn de la registaroj de Hitler kaj Stalin, kiel kontraktojn kaj deklarojn, krom sekretaj aŭ konfidencaj aldonaj protokoloj, kune kun iliaj originalaj versioj en la germana kaj en la rusa, celantajn firmigon de kunlaboremo kaj intencan regadon kaj dividon de la teritorioj de Orienta Eŭropo. La libreto finiĝas per la integra prezento de la sovetunia ultimato al Litovio.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Konspiro estis tradukita al Esperanto de Telesforas Lukoševičius kaj eldonita de la Esperanto-klubo "Revo", de Panevėžys, en 1992, redaktita de Petras Čeliauskas. Ĝi konsistas je numero 4 de la kolekto Panevėžys-a Biblioteko de Esperanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Viliu Kavaliauskas, Telesforas Lukoševičius (trad.): Konspiro: dokumentoj pri decido de Stalin kaj Hitler likvidi Litovion kaj aliajn suverenajn ŝtatojn en la jaroj 1939-1941, Panevėžys: E-klubo Revo, 1992. Formato: 14 x 20 cm, broŝuro, dukolora kovrilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]