Konstantin Gyula Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Gyula Horváth
Persona informo
vdr

Konstantin Gyula Horváth [konŝtantin djula horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Konstantin Gyula estis hungara cisterciana monaĥo, arkivisto, altlerneja instruisto.

Konstantin Gyula Horváth[1][2] naskiĝis la  23-an de marto 1896(nun 1896-03-23) en Izabellaföld (nun ekstera parto de Kölked), li mortis la 21-an de septembro 1970 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Konstantin Gyula Horváth maturiĝis en cisterciana gimnazio en Pécs en 1914, poste li aliĝis al la cistercianoj. Li studis teologion en Innsbruck, kie li pastriĝis en 1919, doktoriĝis post 2 jaroj. Hejmenveninta en 1921 li instruis 2 jarojn en Budapeŝto, poste inter 1923 –1936 en seminario de Zirc. En 1931 li estis levita prioro, post 5 jaroj seminariestro, krome li estis ankaŭ bibliotekisto kaj arkivisto. Tiutempe li akiris pedagogian diplomon, eĉ li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány, kie li atingis la instruan rangon privata profesoro en 1946. Inter 1950-1963 li estis arkivisto en la dioceza arkivo de Veszprém, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Verseghy Ferenc néhány ismeretlen költeménye (1925)
  • Dalgairns, John Dobrée–Newman, John Henry–Thruston, Herbert: Harding Szent István citeaux-i apátnak, a ciszterci rend alapítójának élete (traduko, monografio, 1929)
  • Zirc története (monografio, 1930)
  • Opera omnia Johannis Lemovicensis (3 volumoj, 1932)
  • A Zsoltároskönyv magyarázata és fordítása (1935)
  • A hittudományi és tanárképző intézet története (1939)
  • Gizella királyné veszprémi hímzőiskolája (1993)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.