Konstantino la 2-a (Skotlando)
| Konstantino la 2-a | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Reĝo de la Skotoj | |||||
| Regado | de 900 ĝis 943 | ||||
| Antaŭulo | Donaldo la 2-a | ||||
| Sekvanto | Malkolmo la 1-a | ||||
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Constantín mac Áeda (malnovskotgaele), Còiseam mac Aoidh (skotgaele) | ||||
| Naskiĝo | antaŭ 879 en Skotlando | ||||
| Morto | 952 en St Andrews | ||||
| Tombo | Iona | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Alpinoj | ||||
| Patro | Áed mac Cináeda | ||||
| Infanoj | Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | Religiulo • suvereno • monaĥo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konstantino la 2-a, Constantín mac Áeda aŭ Còiseam mac Aoidh (naskiĝis antaŭ 879 – mortis en 952) estis reĝo de Skotlando de 900 ĝis 943. Li estis la filo de Aed, la kuzo de lia antaŭulo Donaldo la 2-a kaj de lia sekvanto Malkolmo la 1-a, al kiu li lasis sian reĝlandon pro abdiko por iĝi monaĥo. Li estis ankaŭ la nepo de Kenneth la 1-a. La regado de Konstantino la 2-a estas la dua plej longa en la historio de Skotlando.
Regado
[redakti | redakti fonton]La regado de Konstantino, kiel tiu de siaj antaŭuloj, estis markita kun la agoj de la Vikingaj regantoj establitaj en la insulo de Granda Britio kaj en Irlando, speciale de la dinastio Uí Ímair (tio estas, la nepoj de Ivar Ragnarsson, ankaŭ konata kiel Ímar). Dum la regado de Konstantino la regantoj de la sudaj reĝlandoj de Wessex kaj Mercia, du el la Anglosaksaj Heptarkoj kiuj pli malfrue finis en la reĝlando de Anglio, etendis iliajn dominojn al nordo en la disputitaj teritorioj de Northumbria. Kvankam Konstantino alianciĝis kun la koncernaj monarkoj de la sudo kontraŭ la Vikingoj, sed pli malfrue konfliktiĝis kun siaj antiguos anglosaksaj aliancanoj.
La malvenko de Brunanburh malfortigis Konstantinon la 3-a kaj la reĝlandon mem. Iom da tempo post, inter 940 kaj 945 (en 943 laŭ Alex Woolf), li forlasis la reĝlandon al sia kuzo, Malkolmo, la filo de Donaldo la 2-a, kaj retiriĝis en Saint Andrews, kie li iĝus abato de Céli Dé antaŭ ol morti en 952 kaj esti entombigita tie.
Posteuloj
[redakti | redakti fonton]Konstantino edziĝis en iu momento de sia vivo, sed oni konas nur la filojn kiujn ili havis:
Fontoj
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikoloj "Constantin II d'Écosse" en la franca vikipedio (fonta versio 112429904) kaj "Constantino II de Escocia" en la hispana vikipedio (fonta versio 79117387). En historio de la alilingvaj artikoloj troveblas la kontribuantoj. |

