Kopitovo (kvartalo)
Etoso
Kopitovo (Копытова) | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Копытова | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | Turo |
Situo | Kopitovo |
- koordinatoj | 57° 07′ 7.306″ N 65° 42′ 39.146″ O / 57.11869611 °N, 65.71087389 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625014 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Kopitovo (ruse Копытова, foje ankaŭ Копытово) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Norde kaj oriente Kopitovo limas al rivero Turo, sude al ĉirkaŭurba ŝoseo kaj sud-oriente al mikrodistrikto Antipino.
Ĝi situas ĉe lago de golfo de rivero Turo, kiu meze de la 19-a jarcento nomiĝis Kurja (ruse Курья).
Historio[redakti | redakti fonton]
Komence de la 1860-aj jaroj vilaĝanoj okupiĝis pri agrokulturo, kaptado de fiŝoj kaj birdoj, faris bastonmatojn, brustorimenojn por ĉevalaj ĉirkaŭkoloj, vendadis fojnon, brullignon, arboŝelojn por pritraktado de ledoj, faris etskale jufton kaj komercis etskale[1].
La vilaĝo apartenis al la paroĥo de la preĝejo de la Savinto (Tjumeno).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60.