Korban

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per korban, aŭ “korbàn” (transliteraĵo de la hebrea קרבן, pluralo קרבנות korbanòt, el la radiko קרב "alproksimigi", "apudigi" al Dio) oni intencas la oferon sangan (nome buĉata kaj/aŭ perfajre detruata) aŭ sensangan (nome ne detruata sed nur donacita al la sacerdotoj aŭ al la Templo de Jerusalemo) propran de la antikva hebrea religio.
La Tanaĥo (hebrea Biblio) kaj aparte la Torao entenas la priskribon pri la oferaĵoj (precipe bestaro kaj birdaro sed ankaŭ mineralaĵoj, vegetalaĵoj kaj oferverŝoj de akvo kaj vino) per kiuj la hebreoj honoris lian Dion jen en la antikva nomada kaj duonnomada kondiĉo jen ene de la kulto de la unua kaj dua temploj de Jerusalemo. En la jaroj 70 p.K., kun la detruo de la dua templo, la hebrea religio ĉesis esti karakterizata per tiuj oferoj (Ŝoĥtado).

Karakterizoj de la patriarkaj oferoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la bibliaj tekstoj jam la hebreaj patriarkoj preĝis Dion per oferoj, ĉeestaj ĉiukaze en multaj aliaj religioj de la antikva oriento. Per la konstituiĝo de la hebrea sacerdoteco (dekomence atribuita al Moseo) kaj de la templo, la personoj deputitaj al la disvolviĝo de la oferoj estis nur la sacerdotoj (kohanim).

Objekto de la oferoj estis prefere bestoj, sed ankaŭ vegetalaĵoj, vino, oleo, incenso, salo, animala graso. Kaze de bestaj oferoj temis pri determinitaj specioj, konsideritaj puraj, aparte taŭroj, kaproj, ŝafoj, kameloj kaj azenoj. La besto devis esti masklo, sendifekta, prefere plenaĝa. En la Holokaŭsto besto estis tute oferite al Dio, en la aliaj tipoj de oferoj de bestoj , tiuj ĉi estis buĉataj kaj dividitaj inter la sacerdotoj kaj, foje, la oferanto.

La loko deputita al la ofero estis la altaro de la Jerusalema templo. Por iuj oferoj la altaro estis surŝprucigita per la sango de la viktimo. La tempo de la ofero estis aparte ligita al determinitaj hebreaj festoj, sed ankaŭ al personaj datrevenoj kaj eventoj (ekzemple, naskiĝo de filo, kompenso pro peko).

Tipoj de oferoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar temas pri kulta praktiko malkutimiĝinta de miljaroj, ne estas precize konata la distingo inter la diversaj ofertipoj. El la hebreaj tekstoj aperas multaj terminoj kiuj foje ŝajnas referenci al sama kulta rito.

  • Holokaŭsto (עלה, en hebreaj vokaloj nikudaj: עֹלָה, olah, "supreiri al, [1], la cindro de la besto "supreniras" al alto: en la Torao ĝi estas la unua ofero menciata laŭnome.[2] La besto estis tute bruligita;
  • sanga ofero antaŭvidis buĉigon-dismenbrigon de la besto;
  • fina aŭ paca aŭ votplenuma ofero: eble ĝi indikis la liturgian bankedon en kiu oni sin nutris per la ofera viktimo;
  • dankema ofero (todàh): en plenumo de voto;
  • laŭvola ofero: dankema ofero en kiu la vota oferaĵo estis elektita de la komisianto:
  • levada (terumàh) ofero en kiu la oferaĵo estis "veetikale" osciligita de la sacerdoto;
  • oscila aŭ agita ofero (tenufàh): la oferaĵo estis "horizontale" osciligta/agitita de la sacerdoto;
  • propeka ofero (חטאת ḥaṭṭa't): la komisianto apogis la manon sur la viktimo al ĝi transdonante siajn pekojn;
  • ofero de la kulpo (אשם 'ashàm). Ne klaras la distingo el la propeka ofero, eble temis pri monofero;
  • tamid: ofero ĉiutage, matene kaj vespere, liturgiita en la templo:
  • ofero (minhà): faruno, sengistaj kukoj, tritikaj spikoj, incenso estis transdonitaj al la sacerdoto kaj parto estis bruligita;
  • oferverŝo de vino kaj oleo: ĝi ne konstituis ofero vera kaj propra sed tiuj elementoj estis verŝitaj sur la viktimo.
  • paska ofero: ŝafido manĝata en familio okaze de la Pasko.

Eble "sanga" signifas K0rban kiel olah, tute bruligita por Dio: ĉiela fajro akompanis la "rostadon" de la Korban. Parto de tiu viando, foje, estis donacitaj al la kososoantoj kaj ties familianoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biblios.com
  2. de The Living Torah Arkivigite je 2005-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, de Rabeno Aryeh Kaplan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]