Oferverŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Apolono oferverŝanta. El kiliko, fone blanka Delfo.

Oferverŝo, estas termino asociita al ceremonio per kiu, en la antikvaj epokoj, oni efektivigis la ritan aspergon per vino, trinkaĵo, nutra likvaĵo, aŭ citrusa esenco[1] sur tero aŭ sur apartaj situoj aŭ objektoj, steleo aŭ manfaritaĵo, kiel ofertaĵo al la dio, aŭ al aliaj neteraj entoj aŭ al forpasintoj. Temis pri sankta ago komuna al multaj antikvaj kulturoj, inkluzive tiu hebrea, kiu revestis rolon tute apartan en tuta la mediteranea mondo kaj Proksima Oriento.

Lokoj, likvaĵoj kaj ujoj[redakti | redakti fonton]

Oferverŝa sceno sur altaro (dekstre de la simpozio) (Ceramikaĵo kun ruĝaj koloroj ĉa. 480 a.K., Luvro (Inv. G149).

La likvaĵo estis verŝita sur ion kio havus sanktan aŭ simbolan valoron kiel altaron aŭ stelaon. En tiuj kiel en aliaj kazoj, la preferata loko de la ofero estis altaro, aŭ la porforpasinta stelao.

Diversaj likvaĵoj povis esti uzataj: oftis vino kaj akvo kaj trinkaĵoj foje ankaŭ besta sango; kaj la ofero estis ĉiam adresita al entaĵoj supernaturaj.

Oferverŝo en la diversaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Se ĉiuj kulturoj oferversas per komuna denominatoro, ĉiu el ili havas ankaŭ siajn apartaĵojn.

Tekstaj kaj vazaj fontoj de la greka mondo[redakti | redakti fonton]

Foriro de militisto: pekliberiga rito. Amforo kun ruĝaj figuroj.

Oftas la referencoj al la kutimo de la oferverŝoj en la greka mondo, atestataj jen en ka greka vaza pentrarto jen en la teksoj atingintaj nian epokon. Eŭripido, ekzemple, en siaj Bakĥantinoj, priskribas la sekvojn de la ekskludo de iuj diaĵoj el la oferverŝaj ritoj.[2] Estas temo de la diversaj grekaj tragedioj. Variaĵo de substancoj, miellakta miksaĵo, sed ankaŭ vino, akvo, hordea faruno; «fumantan sangon» utiligas Odiseo por alvoki la kunfluon de la animoj, dum la fama malsupreniro al la Hadeso:

La oferverŝo estis krome grava ero de la simpoziaj praktikoj, kiel la primicofero gvidata per precizaj normoj, foje sugestistaj de la diaĵoj mem kaj akompanataj de tipaj alvokoj.

Ĉe certaj kulturoj teksoj atestas la kutimon de la ofero de la iloj utiligitaj por la oferverŝo per gesto de rita depono. Ekzemplo troviĝas en priskribo kiuj Herodoto faras pri la pekliberiga ora pokalo oferita de Kserkso la 1-a al la maro en la kunteksto de la konsekro de la ŝipponto sur la Helesponto kaj kiel pekliberiga gesto pro la skurĝado al ĝi trudita.
Ennormigo pri tiu rita gesto estis en la 15-a jarcento malkovrita en la gubiaj tabuloj[3]

Hititoj[redakti | redakti fonton]

La skribaĵoj hititaj atestantaj la kutimon de la oferverŝoj oftas: du el ili (kun la rilata traduko al la angla) povas esti ŝatataj ĉe la jenaj retejoj: Hittite OnLine, Early Indo-European Texts (Universitato de Teksaso en Aŭstino).

Judismo[redakti | redakti fonton]

La praktiko de la oferverŝo oftas en la hebrea kaj kristana testamentoj.

  • Malnova Testamento:
  • “Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton ŝtonan; kaj li verŝis sur ĝin verŝoferon kaj verŝis sur ĝin oleon. (Gn 35,14]) .
  • “Kaj kun ĝi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odoraĵon, kaj kun ĝi, kiel verŝoferon, kvaronon de hino da vino”. (Levidoj, 23,13)
  • “Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj”. (Jesaja 53,12).
  • Nova Testamento:
  • “Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro.” (2 Tim 4,6).
  • Holokaŭsto estas ĉiam akompanata de vinoferverŝo angleĈar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro. (temas pri la suferanta Diservisto).

En sia Epistolo al la Romanoj, Ignaco el Antioĥio komparas la martiron de kristanoj al oferverŝo.

Ŝintoismo[redakti | redakti fonton]

En Ŝintoismo, la praktiko de la oferverŝo kaj trinkaĵo donacita estas nomata (eble) Unicode|mǐ jǐu (laŭlitere: Trinkaĵo de la dioj). En la ceremonioj en la ŝintoistaj temploj estas kutime utiligita la [[Sakeo], sed la domaj altaroj ĝi povas esti anstataŭata per freŝa akvo ĉiutage renovigita. Ĝi estas prezentata en porcelanaj sendekoraciaj pokaloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La utiligo citrusa esenco en hititaj kaj huritaj ritoj estas priskribita en diversaj hititaj tekstoj (vidu: Marie Claude Trémouille, La religione dei Hurriti da La civiltà dei Hurriti, p. 169, in La Parola del Passato, n. 55, 2000, Napoli, Gaetano Macchiaroli editore ISBN 8885823351).
  2. En tiu kazo la dio forgesita kaj forigita estas Dionizo: Pinteo, responsulo pri la ekskludo, mortos disŝirita de sia familio mem incitita deMenadi [1].
  3. Makovritaj ĉe Gubbio (Italio) en la 15-a jarcento kaj datitaj je la 3-a/1-a jarcento a. K. Tiuj tabuloj utilas krome por pliprecizigi la samajn ritojn en la romia kulturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [2]