Kornél Chyzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornél Chyzer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1836 (1836-01-04)
en Bardejov
Morto 21-an de septembro 1909 (1909-09-21) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo araneologo • zoologo
vdr

Kornél Chyzer [ĉizer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Chyzer Kornél estis hungara kuracisto, zoologo, membro de Hungara Scienca Akademio.

Kornél Chyzer [1] naskiĝis la 4-an de januaro 1836 en Hungara reĝlando, en Bártfa (nuntempa Bardejov en Slovakio). Li mortis la 21-an de septembro 1909 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Chyzer frekventis universitaton en Pest (urbo), poste li plulernis en Vieno en 1858. Li komencis sian karieron en 1860en Hungara Nacia Muzeo, sed samtempe li ekinstruis en lernejo. En la sekva jaro li ekhavis kuracistan postenon en sia naskiĝurbo, poste pli gravan postenon en Sátoraljaújhely en 1869. Tie li partoprenis en kuracado de malsanuloj en epidemio pri ĥolero en 1872. Post 2 jardekoj li havis altan postenon en la ministerio, kie li okupiĝis ekzemple pri banokulturo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A pesti levéllábú héjjanczokról (1861)
  • Magyarország gyógyhelyei és ásványvizei (Kuracbanlokoj kaj fontoj de Hungario) (1885) ankaŭ germane kaj france)
  • Araneae Hungariae (1892 latine)

Fontoj[redakti | redakti fonton]