Kornél Kállay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornél Kállay
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1907 (1907-10-30)
en Békéscsaba
Morto 21-an de aŭgusto 1973 (1973-08-21) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Kornél Fábry
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
vdr

Kornél Kállay [kAlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kállay Kornél estis hungara agronomo, instruisto.

Kornél Kállay [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1907 en Békéscsaba, li mortis la 21-an de aŭgusto 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Kállay frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo, Pécs, Pápa, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1928. Post siaj studoj li instruis laŭvice en Szombathely, Nagykálló kaj Szarvas. En 1938 li eklaboris en oficejo pri irigacio, kie li okupiĝis pri rizoj. En 1953 li havis postenon en agrikultura esplora instituto, post jaroj en la financa ministerio. En 1970 li pensiuliĝis, sed ankaŭ poste li ricevis taskojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szőlőmíveléstan és borkezeléstan (1938)
  • A magyar rizstermesztés (1940)
  • Mezőgazdasági zsebkönyv (kun aliaj, 1954, poste plurfoje eldonita)
  • Termelés-szervezés szikeseken (1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.