Kornvala lingvo
Kornvala lingvo | ||
Kernewek, Kernowek | ||
Mapo de la historia malkresko de la rando de la malnova kornvala lingvo. | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Southwestern Brythonic | ||
Parolata en | Britio | |
Parolantoj | 600 | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Keskowethyans an Taves Kernewek | |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | kw | |
ISO 639-2 | cor | |
ISO 639-3 | cor | |
Glottolog | corn1251 | |
Angla nomo | Cornish | |
Franca nomo | cornique | |
Vikipedio | ||
La kornvala lingvo (kornvale: Kernowek) estas kelta lingvo de la britona branĉo, tre proksima al la bretona lingvo. (La bretonoj de Francio estis kornvalanoj, kiuj transiris la maron en la 6-a jarcento.)
Oni kutimis aserti, ke la lasta flua parolanto de la kornvala estis iu virino, nome Dolly Pentreath, kiu mortis en 1777, sed tio ne plu estas kredebla. Estas diversaj raportoj, ke ankoraŭ en 1875 troviĝis kelkaj parolantoj, kaj eĉ en 1906. La laste menciita estis virino nome Alison Tregenning, sed dum ŝia vivo la revigligo de la lingvo jam progresis. Resume, ŝajnas, ke la lingvo neniam estis tute forgesita. La revivigo komenciĝis en la 19-a jarcento precipe per la klopodoj de du elstaraj gvidantoj: Henry Jenner kaj Robert Morton Nance. En la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, Jenner eldonis lernolibron kun la titolo A Handbook of the Cornish Language (Manlibro de la kornvala lingvo). Sekvis lernolibro verkita de Nance: Cornish for All (Kornvala por ĉiuj) (1929), kaj Lessons in Spoken Cornish (Lecionoj en parola kornvala) de A. S. D. Smith (1931). La rezulto de tiuj klopodoj estis estiĝo de tiel nomata Unuigita kornvala. Kelkaj opiniis, ke tiu formo de la lingvo estas tro rigida kaj arkaika, do kreiĝis iom reformita formo nomita Moderna kornvala.
En 1986 la plimulto de la kornvalaj asocioj kaj instancoj adoptis normigitan formon, kiun oni nomis Komuna kornvala. Ĉar ĉiuj tiuj formoj temas pri la skriba lingvo, tiuj diferencoj tute ne malhelpas komunikon inter parolantoj de la kornvala. La plimulto de l' parolantoj devenas de la pli aĝa generacio, sed la lingvo nun estas instruata al infanoj en kelkaj unuagradaj kaj duagradaj lernejoj. En la printempo de 2008, oni taksis, ke 2000 homoj flue parolas la kornvalan, kaj kelkaj personoj sub la aĝo de 30 jaroj estas edukitaj kiel denaskaj parolantoj. Oni neniam povus supozi, ke la plimulto de l' loĝantoj en Kornvalo iam parolos la kornvalan anstataŭ, aŭ kune kun, la angla, sed unu el la plej gravaj britaj lingvistoj, nome David Crystal, opinias, ke restos malgranda, sed influhava minoritata komunumo, kiu konservos la lingvon.
La 5-an de novembro 2002 la brita registaro agnoskis la kornvalan kiel unu el la lingvoj inkludindaj laŭ parto 2 de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Malplimultaj Lingvoj, kaj deklaris, ke ĝi intencas registri ĉi tiun decidon ĉe la Konsilio de Eŭropo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vikipedio en la kornvala
- Kornvala lingva asocio
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/01, paĝo 23: La kornvala verkita de Edmund Grimley Evans.